Sabiha Gökçen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sabiha Gökçen (n. 22-an de marto 1913 en Bursa; m. 22-an de marto 2001 en Ankara), estis la unua turka pilotino kaj la unua batalpilotino de la mondo. Ŝi estis unu el la ok adoptitaj infanoj de Mustafa Kemal Atatürk. Ŝi estis filino de vilajet-ĉefskribisto Hafız Mustafa İzzet, kiun Abdülhamid la 2-a sendis al ekzilo. Sabiha perdis sian patron en junaĝo, sed ŝiaj gefratoj apogis ŝian lernadon.

En aĝo de 12, ŝi renkontiĝis kun Atatürk, kiu en 1925 vizitis Bursa-n. Ŝi sciigias al li, ke ŝi volas lerni en altlernejo. Post kiam Atatürk ŝian vivkondiĉojn rekonis, adoptis li ŝin kaj ebligis por ŝi viziton de Çankaya Primary School en Ankara kaj pli poste Üsküdar American Girls' College en Istambulo.

Atatürk donis al ŝi la postnomon „gök" la 19-an de decembro 1934, kiu signifas „Ĉielo" en la turka. (La familiaj nomoj estis enkondukitaj nur en 1934.)

Sabiha Gökçen vizitis la istambulan Üsküdar-knabinkolegion kaj komencis en 1935 pilotlernadon en la turka civila fluglernejo en Ankara. Fine de la flugedukado, ŝi estis kun aliaj 7 viroj sendita al Sovetunio por pluedukado. Ŝi alpaŝis en 1936 la turkan aerarmeon en Eskisehir. Ŝi ricevis diplomon (Numero 372) kiel militistara pilotino.

Ŝia unua batalflugo okazis en somero 1937/printempo 1938 kontraŭ kurdoj en Dersim.

Laŭ testamento de Atatürk, ŝi ricevis sufiĉan monon (kaj akciojn en valoro de 600 TL), ke ŝi aĉetis propran domon.

Ŝi partoprenis en 1951 en la Korea milito kaj pro sia kuraĝeco ŝi ricevis la rangon majoro. Ŝi aktive flugis ĝis 1964 kaj estis aktiva soldato ĝis 1955. Ŝi ankaŭ intruis novajn pilotojn.

Post ŝi oni nomumis la Istambulan flughavenon en la azia parto.

Ŝi servis kiel ekzemplo kaj kiel propagandindaĵo en la tiama Turkio.