Sadik al-Ahmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sadik al-Aĥmar)
Sadik al-Ahmar
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1956 (1956-10-06)
en Khamir,  Reĝlando Jemeno
Morto 6-an de januaro 2023 (2023-01-06) (66-jaraĝa)
en Amano
Mortokialo kancero
Lingvoj araba
Ŝtataneco Jemeno
Familio
Patro Abdullah ibn Husayn al-Ahmar
Frat(in)oj Hamid al-Ahmar • Hussain Abdullah Hussain al-Ahmar • Hashem Abdullah Hussain Al-Ahmar • Q16297809 • Himyar Abdullah al-Ahmar
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Sadik al-Amar (meze) en majo 2011

Sadik al-Ahmar - foje ankaŭ latinliterigata Sadiq, naskiĝis la 6-an de oktobro 1956 - estas jemena politikisto kaj batalisto. Laŭ la stato de junio 2011 li estas la gvidanto de la jemena triba konfederacio Haŝid, kaj havas gvidan rolon en la protestoj de 2011 en Jemeno. Sadik estas la filo de Abdullah ibn Hussein al-Ahmar, fondinto de la tribaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la protestoj de 2011 en Jemeno, Sadik al-Ahmar en sia funkcio de tribestro la 21-an de marto 2011 postulis de la jemena prezidanto Ali Abdullah Salih, same membro de la tribaro Haŝid, rezigni pri sia posteno. La 23-an de majo 2011 proksime de la domo de Sadik en al-Hasba, urboparto de Sanao, ekestis fortaj bataloj inter subtenantoj de la tribaro Haŝid kaj registaraj soldatoj. La 24-an de majo en okcidenta parto de Sanao (Jemeno) okazis granda eksplodo pro kiu pereis almenaŭ 28 homoj. Laŭ oficialaj informoj eksplodis arsenalo de la familio de Sadik. La 27-an de majo ambaŭ flankoj interkonsentis armisticon, kiu komenciĝu la 29-an de majo, sed la pafado tamen pludaŭris. La sekva interbatalo pri la rezidejo de la familio al-Ahmar, la ministerio pri internaj aferoj, la sidejo de la armea polico, la konstruaĵo de la novaĵagentejo Sana kaj laŭlonge de urba ĉefstrato mortigis plurajn homojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]