Saltu al enhavo

Sago (geometrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri rekta distanco en arko. Por pafaĵo rigardu la paĝon Sago. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sago (apartigilo).
Skemo de cirkla arko.
c: ĥordo; f: sago; s: arko, d: apotemo.

En geometrio, sago de cirkla arko estas la distanco de la mezo de la arko ĝis la mezo de la ĥordo.[1]​ Tiu koncepto estas uzata kaj utila ofte en arkitekturo por scii la necesan arkon kiu fermu difinitan aperturon.

Laŭ Francisko Azorín sago estas krom Stangeto pintita ĉe unu ekstremo k. kun plumo ĉe la alia, do la ĝenerala signifo, ankaŭ Distanco de la bazo ĝis la verto ĉe la arkoj.[2] Li indikas etimologion el la latina sagitta (sago), el sagax (akuta, subtila).[3]

  1. Jesús Landaverde, Felipe (1977). Geometría. Editorial Progreso. p. 93.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
  3. Azorín, samloke.