Ĥordo (geometrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En geometrio, ĥordokordoŝnuro de kurbo estas streko, kies ambaŭ finaj punktoj kuŝas sur la kurbo. Sekcantosekcanta rekto estas la rekto, kiu estas pluigo de ĥordo.

Streko BX (ruĝa) estas ĥordo.

Ĥordoj de cirklo[redakti | redakti fonton]

Longo de ĥordo, vidata el centro de la cirklo je angulo θ, en cirklo de radiuso 1

Ĥordo povas esti konstruita ĉe cirklo kaj tiam iuj ĝiaj propraĵoj estas jenaj:

  • Perpendikulara dusekcanto de ĥordo pasas tra centro de la cirklo.
  • Ĥordoj estas samdistancaj de centro de la cirklo se kaj nur se iliaj longoj estas egalaj.
  • Se rektaj vastigaĵoj de ĥordoj AB kaj CD intersekciĝas je punkto P, tiam iliaj longoj kontentigas egalecon AP·PB = CP·PD.
  • Longo de ĥordo, vidata el centro de la cirklo je angulo θ, estas 2 R sin (θ/2) kie R estas radiuso de la cirklo.

La areo, kiun ĥordo de cirklo fortranĉas, nomiĝas segmento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]