Salamon Kamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salamon Kamp
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1958 (1958-10-27) (65-jaraĝa)
en Dunapataj
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de PécsMuzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • universitata instruisto
vdr

Salamon KAMP [ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kamp Salamon estas hungara dirigento, korusestro, altlerneja instruisto.

Salamon Kamp [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1958 en Dunapataj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Salamon Kamp lernis muzikoteorion en 1978 en Kecskemét, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1983, plian diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1987, fine li plulernis en muzika universitato en Vieno (1987-1988). En 1987 li estis korusestro (dirigento) de eklezia koruso de Luterana kirko (Belváros), samtempe li instruis en 2 muzikaj lernejoj. Baldaŭ li dirigentis plurajn korusojn. Inter 1993 kaj 1997 li instruis jam en muzika altlernejo de Debrecen, poste en la menciita Muzikakademio Franz Liszt ĝis 2005. En la muzikakademio li doktoriĝis en 2000, li akiris sciencan gradon post 3 jaroj. Li estis katedrestro en Universitato de Pécs inter 2006-2014, poste en la muzikakademio. Li ricevis plurajn premiojn ekde 1992, en 2017premion Kossuth. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bachakademie Budapest (Lejpcigo, 1991)
  • Johann Sebastian Bach és a kereszt teológiája (Szeged, 2001)
  • Retorika és szerkezet Johann Sebastian Bach Magnificatjában (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.