Salas Bajas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salas Bajas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 0° 5′ O (mapo)42.1002777777780.084166666666675Koordinatoj: 42° 6′ N, 0° 5′ O (mapo) [+]
Alto 460 m [+]
Areo 12,929176 km² ( 129 2.9 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Salas Bajas (Provinco Ŭesko)
Salas Bajas (Provinco Ŭesko)
DEC
Salas Bajas
Salas Bajas
Situo de Salas Bajas
Salas Bajas (Hispanio)
Salas Bajas (Hispanio)
DEC
Salas Bajas
Salas Bajas
Situo de Salas Bajas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salas Bajas [+]
vdr

Salas Bajas [SAlas BAĥas] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, oriente de la valo de la rivero Vero, je ties maldekstro. Ĝi limas okcidente kun Pozán de Vero, norde kun Salas Altas, oriente kun Hoz y Costean, kaj sude kun Barbastro.

La loĝloko Salas Bajas mem (460 msm)[1] estas je 62 km oriente de Huesca. Salas Altas (pli norde) kaj Salas Bajas (pli sude) estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-2208 kun Naval norde, kaj kun Barbastro sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Salas Bajas kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 190 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, kaj la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]