Salcburga preĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Salcburga kirko en Gusev, Ruslando

La Preĝejo salcburga (ruse: Зальцбургская кирха, germane: Salzburger Kirche) estas protestantisma kirko en Gusev, Ruslando, Mendelejeva-strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1731 kaj 1735 dudek miloj da protestantoj devis ekziliĝi el la Princĉefepiskoplando Salcburgo laŭ ordono de lia ĉefepiskopa moŝto Leopold Anton von Firmian. Disde la Paco de Aŭgsburgo la suverenoj ja havis la rajton mem preskribi la konfesion al siaj ŝtatanoj. La prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a vokis en la 2.2.1732 alikonfesiulojn laboremajn en sian landon kion obeis ĉ. 16.000 salcburgianoj; ilia ĉefa setlejo estis Gusev. Ĉirkaŭ 1740 konstruitis la Salcburga hospitalo en Gusev, en 1752 la unua kirko. En 1838 ĝi pro kaduko malkonstruitis kaj du jarojn poste iĝis novkonstruiĝo laŭ planoj de Karl Friedrich Schinkel mem. Temis pri unu el la lastaj entreprenoj de li. En 1931 fariĝis profundaj restaŭradlaboroj. Ĝis 1945 ĝi estis filia kirko de Malnovurba Kirko (Altstädtische Kirche). Alia protestantisma kirko surloke - sed kalvinisma - estis Novurba kirko (Neustädtische Kirche). En januaro 1945 la preĝejo ege damaĝitis perdante la turon. Sekve ĝi uziĝis kiel deponejo por stratkonstruistoj. En 1995 ĝi - la unusola en tuta Gusev - tute rekonstruitis kaj konsekritis ree en la 31-a de oktobro, la reformaciotagon. Ĝi servas hodiaŭ al protestantoj de ĉiuj konfesioj kaj estas samtempe komunuma centro de ĉiuj germanlingvaj ruslandanoj el la regiono.

Situo kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en la Mendelejeva-strato nordueste de la stacidomo en la urbocentro. La navo de la modesta tuto orientiĝas de uestnorduesto al eostsudeosto. Temas pri klasikisma halokirko havanta po tri grandajn rondarkfenestrojn en la formo de pilastraj arkadoj. La farbo ekstera estas flava, la turo finis la okcidenton de la konstruaĵo kaj havas kvadratan projekciaĵon horizontalan kaj malgrandajn fenestrojn rondarkajn. La tegmento tura estas fleksita tendaĵo kun kruco ĉepinte. La enirejo kondukas trans la turo. En la blanke farbita interno troviĝas galerio kiu ĝis 1945 estas orgena etaĝo. Jam uzita orgeno venis donace en 2010 el Berlino-Johannisthal.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Gusev estas sidejo de klerikuloj d eunu el tri regionoj de la Prepostujo Kaliningrado, de kie 12 aliaj komunumoj prizorgitis. Inter 1733 kaj 1823 kaj denove ekde 1996 aktivas animzorgantoj ĉe la Salcburga preĝejo.[1] Inter 1823 kaj 1945 responsis animzorgantoj el la ĉefa protestantisma komunumo de Gusev (Stadtkirche), dume post regpotenc-transpreno fare de la komunistoj en 1945 eklezia vivo protestantisma tieregiona tute malpermesitis.

Paroĥhestroj de ĉe Salcburga preĝejo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Wilhelm Haack, 1733
  • Wilhelm Ludwig Geisler, 1734–1736
  • Gottfried Baltzer, 1740–1743
  • Johann Ludwig Reidnitz, 1743–1746
  • Friedrich Pastenaci, 1746–1763
  • Gottlieb Westphal, 1763–1770
  • Christian Reimer, 1770–1799
  • Johann Jacob Contag, 1799–1817
  • Georg Gottlieb Wilhelm Wegner, 1817–1823
  • Gerald Kotsch, 1994–1995
  • Heye Osterwald, 1996–2002
  • Ingo Rockmann, 2002–2004
  • Werner Lanz, 2004–2005
  • Elisabeth Lanz, 2004–2005
  • Dietrich Brauer, 2005–2010
  • Tatjana Petrenko, 2005–2010
  • Tatjana Wagner, ekde 2010
  • Wladimir Wagner (predikisto), ekde 2010

Aliaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la kirko staras ekde 1988 diakonia (karitata) centro Haus Salzburg kie ankaŭ disdonatas tagmanĝoj al lernantoj; ĝin estras ekde 1998 la volgogermano Alexander Michel. Krome troviĝas an Gusev la domo Salzburger Anstalt. En Bielefeld aktivas, estante posteula al la guseva instituto, maljunulejo Wohnstift Salzburg. La Fondaĵo Salzburger Anstalten, kun sidejo en Bielfeld, flegadas kontaktojn kun Gusev. En 1911 jam fonditis la societo Salzburger Verein en Gusev kiu ĝis hodiaŭ peras interŝanĝojn kaj samsortan senton inter la (iamaj) gusevaj salcburganoj.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedwald Moeller: Altpreußisches evangelisches Pfarrerbuch von der Reformation bis zur Vertreibung im Jahre 1945. Band 1: Die Kirchspiele und ihre Stellenbesetzungen (= Sonderschriften des Vereins für Familienforschung in Ost- und Westpreußen. Band 11, 1, ISSN 0505-2734). Verein für Familienforschung in Ost- und Westeuropa e.V, Hamburg 1968
  2. hejmpaĝo de la gusevoj salcburgaj