Salcedillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salcedillo (Teruel))
Salcedillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44793
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 1° 0′ U (mapo)40.9618871-1.0054143Koordinatoj: 40° 58′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 195 m [+]
Areo 16,888209 km² ( 168 8.8 209 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Salcedillo (Provinco Teruelo)
Salcedillo (Provinco Teruelo)
DEC
Salcedillo
Salcedillo
Situo de Salcedillo
Salcedillo (Hispanio)
Salcedillo (Hispanio)
DEC
Salcedillo
Salcedillo
Situo de Salcedillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Salcedillo (Teruel) [+]
vdr

Salcedillo [salceDIljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Salcedillo estas etimologie komprenebla kiel Salikareto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 89 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Allueva (okcidente) kaj Segura de los Baños (oriente). Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 1195 msm pro kio la klimato estas malvarma. La municipa teritorio limas kun tiuj de Anadón, Segura de los Baños, Allueva kaj Torrecilla de Rebollar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Salcedillo, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Salcedillo kie oni malaltiĝis el 170 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj nur 11 loĝantoj; estis eĉ nur 7 en 2005.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), minado, forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]