Segura de los Baños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segura de los Baños
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44793
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 0° 57′ U (mapo)40.9402937-0.95051079999999Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Areo 54,147079 km² ( 541 4.7 079 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Segura de los Baños (Provinco Teruelo)
Segura de los Baños (Provinco Teruelo)
DEC
Segura de los Baños
Segura de los Baños
Situo de Segura de los Baños
Segura de los Baños (Hispanio)
Segura de los Baños (Hispanio)
DEC
Segura de los Baños
Segura de los Baños
Situo de Segura de los Baños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Segura de los Baños [+]
vdr

Segura de los Baños [seGUra delosBAnjos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vidaĵo.

La loknomo ŝajne devenas el antaŭromia radiko sik-, sek-, kun la signifo de fonto aŭ rivero, dum la aldono «de los Baños» aludas al kuŝejo de termakvo ĉe la ekfluejo de la rivero Aguasvivas kies profito ekis en 1716.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 82 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Salcedillo (okcidente) kaj Cortes de Aragón (oriente). Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 1125 msm pro kio la klimato estas malvarma.

Nordokcidente: Anadón Norde: Anadón Nordoriente: Maicas
Okcidente: Salcedillo Oriente: La Hoz de la Vieja
Sudokcidente: Villanueva del Rebollar de la Sierra Sude: Vivel del Río Martín Sudoriente: Vivel del Río Martín

Historio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en Segura de los Baños.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Segura, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Antaŭe ĝi nomiĝis Segura, sed post la instalado de la banloko oni ŝanĝis la nomon al Segura de los Baños.

La kastelo estis dekomence fortikaĵo de islamanoj konstruita en la 9-a jarcento. Post la konkero fare de kristanoj de la zono en la 12-a jarcento, la kastelo ekformis parton de la linio defend-lima inter la regnoj kristanoj kaj islamanoj, sed ankaŭ inter la regnoj Aragono kaj Kastilio, kaj eĉ estis sieĝita de tiu lasta en la 14-a jarcento. Poste ĝi estis okupita de francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo kaj de karlistoj dum la Unua Karlisma Milito, kaj tiuj estis sieĝitaj de la liberala armeo, pro kio okazis la batalo kiu lasis la kastelon en ruina stato ĝis nun.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Segura de los Baños kie oni malaltiĝis el 840 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj nur 38 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj kaj tradicie safrano), minado, forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]