Utrillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utrillas
Utrillas.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44760 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 011  (2022) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 0° 51′ U (mapo)40.816666666667-0.84999999999999Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 51′ U (mapo) [+]
Alto 968 m [+]
Areo 39,82097 km² (39 82. 097 ha) [+]
Situo de Utrillas
Situo de Utrillas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Utrillas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Utrillas [uTRIljas] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka administracia ĉefurbo estas fakte Utrillas. La municipo estas formita de Utrillas, Barriada Obrera del Sur kaj Las Parras de Martín, integrita en Utrillas el 1968.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 71 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Martín del Río (okcidente) kaj Montalbán (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211 kaj inter Escucha sudoriente kaj La Hoz de la Vieja norde laŭ la A-222. La urba kerno estas sur 968 msm, pro kio estas malvarma klimato. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1430 msm sudokcidente (Sierra de San Just) kaj 950 msm borde de ravino ĉe la loĝloko. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.

Nordokcidente: Martín del Río Norde: Martín del Río Nordoriente: Montalbán
Okcidente: Pancrudo Rosa de los vientos.svg Oriente: Escucha
Sudokcidente: Rillo Sude: Escucha Sudoriente: Escucha

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de setlejo de iberoj kaj romianoj.

Dum dominado de islamanoj, la loko dependis de la regno tajfa de Albarracín de Azagra. En tempo de la Reconquista Utrillas estis ekkonita laŭ sia aktuala nomo. Ĝi apartenis al la Regno Aragono, sub dominado de la Ordeno de Santiago el 1161, kun sidejo en la kastelo de Montalbán, laŭ decido de Ramon Berenger la 4-a. Iom post iom domaro ĉirkaŭis la kastelon kaj Utrillas estis nomumita municipo kaj poste Villa Real (Reĝa Urbo), fare de la monarko Fernando la 2-a de Aragono, formante parton de Regno Aragono. Jam historie estis ekspluatado de gagato kiu estis portita de komercistoj orienten por juvela industrio de ĝenovanoj.​

Preĝejo de la 17-a jarcento.

En la 15-a jarcento estis monaĥejo de Benediktanoj, kiuj vivtenis sin aparte per fabrikado de likvoro por kiu ili disponis el akvoliverado el pli ol 2 km. Ĉirkaŭ 1700 jam oni konis la karboriĉon de la zono, kaj fine de la 18-a jarcento oni progresis en la kono kaj potencigo de tia rimedo. En la loko oni instalis du Reĝajn Fabrikojn nome de vitro kaj de ŝtalo sub la protekto de Karolo la 3-a, konstituitaj en 1798. Tiu fabrikoj konsumis 1 500 tunojn de karbo, sed diversaj problemaj kondukis al fermo de la fabrikoj ĉirkaŭ 1822. En la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, la baseno de Utrillas ekestis ekspluatita industrie ĉefe rilate al la abundo de lignito. Tiukadre oni konstruis fervojon kiu funkciis inter 1904 kaj 1966.

Komence de la Hispana Enlanda Milito en Utrillas ne sukcesis la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936. La 19an de julio, en Utrillas estis arestitaj plej gravaj dekstruloj kaj oni establis la sistemon de la liberecana komunismo. Spite klopodojn de la frankisma flanko, la ministoj sukcesis rezisti ĝis inter la 9a de marto kaj meze de aprilo 1938 la frankistoj sukcesis rompi la respublikan fronton kaj jam la 14a de marto ili sukcesis konkeri Utrillas, kiel centro de la minbaseno.

Dum la 20-a jarcento la populacio de Utrillas ege pliiĝis, ekde 485 loĝantoj de 1900 ĝis atingo de 4573 loĝantoj en 1981. Inter fino de la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1980-aj jaroj, Utrillas havis pli altan populacion fakte super 5000 realaj loĝantoj. Tamen la posta elĉerpigo de la karbominoj rezultis en demografia malpliiĝo, kaj oni perdis pli ol mil loĝantoj en du jardekoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Monumento al Ministo, en la urbocentro, montras la gravon kiun havis tiu aktiveco en Utrillas.

En la komarko Minbasenoj, la minado estis ĉiam la hegemonia aktiveco. Iam la lignito elfosita el tieaj minoj estis la ĉefa enspezofonto de la loko. Inter 1940 kaj 1958, la karbosektoro en Hispanio ege prosperis, konsekvenco de la falo de la importado kaj pliigo de mendoj, parte pro malabundo de aliaj energifontoj. En la provinco Teruelo, fine de tiu periodo la minentreprenoj dumgis 40% de la laboristoj de la industria sektoro. El 1958 ĝis 1973 okazis krizo de la sektoro ĉefe intensa el 1967. Nova prospero ekis 1973 pro la Naftokrizo de 1973 kaj daŭris ĝis 1985. Fine de la 1970-aj jaroj, la loko havis 1 000 personojn dungitajn en la minagado. La minbaseno de la provincp atingis sian historian maksimumon en 1981, kun produktado de 5 215 824 tunoj, elfositaj en 27 ekspluatejoj.[1]

Tamen, la definitiva krizo de la minado, rekte rilata kun la eniro de Hispanio en la EEK en 1986 kaj la aceptado de la Traktato de la EKKŜ, rezultis en la fermo en 1991 de la lasta mino kaj la elfosado subĉiele fermiĝis iom post iom ĝis la jaro 2003 kaj en la aktualo ne restas karbomino funkcianta.

Oni entreprenis diversajn projektojn por la transformado de la sektoro, inter kiuj la kompanio Casting Ros, kiu fabrikas pecojn por la aŭtomobila industrio. Tio rezultas en kreado de aliaj laborpostenoj ĉefe por iamaj ministoj.[1] Aliflanke pro la troa rilato al minado en Utrillas, agrikulturo kaj brutobredado gravis nek iam nek nun. Ĉiuokaze estas iom da senirigaciaj kultivo kaj ĉirkaŭ 2868 ŝafoj en Utrillas plus 1569 en Las Parras.[2] Dekadencas tradicio de la kultivo de safrano, pro la malfacila kultivadmaniero, kaj tiu de beto, tiu tuŝita de malpliigo de suker-industrio.

Por nuna turismo gravas la preĝejo kaj la transformado de iamaj industriaj instalaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]