Rillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rillo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44710
Demografio
Loĝantaro 97  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 1° 0′ U (mapo)40.7229168-0.99616130000001Koordinatoj: 40° 43′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 269 m [+]
Areo 53,305829 km² ( 533 0.5 829 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rillo (Provinco Teruelo)
Rillo (Provinco Teruelo)
DEC
Rillo
Rillo
Situo de Rillo
Rillo (Hispanio)
Rillo (Hispanio)
DEC
Rillo
Rillo
Situo de Rillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rillo [+]
vdr

Rillo [RIljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 47 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu vojvalo, Rillo estas la sepa plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Perales del Alfambra kaj Pancrudo. La municipa teritorio estas trapasata de la ŝoseo A-1510.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1269 msm.[1]​ Rillo estas je 7 km de Pancrudo kaj 3 km de Fuentes Calientes. Pertenece al municipio de Rillo la aldea de Son del Puerto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj turismo; iam estis minado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Rillo oni malaltiĝis ĝis nunaj 92 loĝantoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, du ermitejoj, naturaj lokoj, kaj surstrataj statuoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]