Martín del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín del Río
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 370  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 0° 54′ U (mapo)40.8444902-0.89555960000001Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 54′ U (mapo) [+]
Alto 909 m [+]
Areo 54,883976 km² ( 548 8.3 976 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Martín del Río (Provinco Teruelo)
Martín del Río (Provinco Teruelo)
DEC
Martín del Río
Martín del Río
Situo de Martín del Río
Martín del Río (Hispanio)
Martín del Río (Hispanio)
DEC
Martín del Río
Martín del Río
Situo de Martín del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martín del Río [+]
vdr

Martín del Río [marTIIN delRIo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Martín del Río estas etimologie komprenebla kiel Marteno de la rivero, sed Martín estas aludo al la rivero Martín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 78 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Vivel del Río Martín (okcidente) kaj Montalbán (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211. La urba kerno estas sur 909 msm, pro kio estas malvarma klimato. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1368 msm sudokcidente (Cantera de las Umbrías) kaj 870 msm borde de la rivero Martín.

Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj, nome Parras, Rambla kaj Vivel, kiuj unuiĝas kaj kontribuas al fluado de la rivero Martín, en direkto al Montalbán.

Nordokcidente: Vivel del Río Martín Norde: Vivel del Río Martín Nordoriente: Montalbán
Okcidente: Pancrudo Oriente: Montalbán
Sudokcidente: Pancrudo Sude: Utrillas Sudoriente: Utrillas

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Martín del Río kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 372 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]