Saltu al enhavo

Villanueva del Rebollar de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva del Rebollar de la Sierra
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44223
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 1° 1′ U (mapo)40.8914413-1.0091947 [+]
Alto 1 085 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva del Rebollar de la Sierra (Provinco Teruelo)
Villanueva del Rebollar de la Sierra (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Villanueva del Rebollar de la Sierra
Villanueva del Rebollar de la Sierra (Hispanio)
Villanueva del Rebollar de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de Villanueva del Rebollar de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva del Rebollar de la Sierra [+]
vdr

Villanueva del Rebollar de la Sierra [biljaNŬEba delreboLJAR delaSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Villanueva del Rebollar de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Nova Vilaĝo de la Kverkaro de la Montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 77 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Torrecilla del Rebollar (okcidente) kaj Vivel del Río Martín (oriente) laŭ la ŝoseo A-1508. La urba kerno estas sur 1085 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Teruel. Ĝi nomiĝis nur Villanueva ĝis la mezo de la 17-a jarcento, Villanueva del Rebollar el 1646 ĝis 1910 kaj ekde tiam Villanueva del Rebollar de la Sierra.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villanueva del Rebollar de la Sierra kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 42 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, urbodomo, blazondomoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]