Salins-les-Bains
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun La Saline les Bains. |
Salins-Les-Bains estas franca komunumo en la departemento Jura ( Franca Ĵuraso) en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Salins-les-Bains situas en la kantono Arbois.
La salejo de la urbo, la grande saline de Salins-les-Bains, la plej vizitata pagenda turistejo de Jura, estas registrita en la listo de monda heredaĵo de UNESKO de la 27-an de junio 2009 kun la saline royale d'Arc-et-Senans (monheredaĵo de 1982). Salins-les-Bains estas kuracbanloko pli precize ĝi estas termurbo.
Salins-les-Bains | |
---|---|
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Departemento | Jura (39) |
Arondismento | Lons-le-Saunier |
Kantono | Jura |
Komunumaro | Communauté de communes du Pays de Salins-les-Bains |
Ĝemelurboj | Horb am Neckar (Germanio) de 1991, kontaktoj kun Magenta (Italio) de 2005 |
INSEE kodo | 39500 [+] |
Poŝtkodo | 39110 |
Retpaĝaro | http://www.mairie-salinslesbains.fr/ |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 551 (2019) [+] |
Loĝdenso | 103 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°56′31″N 5°52′45″O / 46.94194°N, 5.87917°O (mapo)Koordinatoj: 46°56′31″N 5°52′45″O / 46.94194°N, 5.87917°O (mapo) |
Alto | 350 m (de 284 al 737 m) |
Areo | 24,68 km² (2 468 ha) [+] |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 56′ 31″ Nordo 5° 52′ 45″ Oriento / 46.9419444444 °N, 5.87916666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
![]() | |
Geografio[redakti | redakti fonton]
Salins-Les-Bains staras en la valo de la rivero nomata "Furieuse" (Furioza), alfluanto de la rivero "Loue". La urbo staras je la enirejo de la valo, kiu estas fermita per klifoj. Du fortikaĵoj, Fuorto Sankta Andreo kaj Fuorto Belin, kaj la monto Poupet ( alteco : 851 metroj) superas la urbon. Kun la urboj de Arbois kaj Poligny (Jura), ĝi estas " Pays du Revermont".
Geologio[redakti | redakti fonton]
La urbo de Salins staras sur alsurfaciĝo de marmoj, kiu enhavas minsalo, el malsupra kaj meza keŭpro, lasta periodo de la Triaso, fosita de la rivero Furieuse. La supraĵoj de Salins konsistas el marnoj kaj kalkoj supra Keuper, de Liaso kaj Bajociano. La salaj marnoj estas la bazamento de la valo, kaj dikas pli ol 100 metroj. malgraŭ ke la salo de la supraj tavoloj estas elĉerpita, ŝajnas tamen ke ĉestas pli profunde neelĉerpebla kvanto da salo. Surface la trasorbiĝitaj akvoj solvas tiun salon.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Demografio[redakti | redakti fonton]
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2007 | 2008 | 2013 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
4 067 | 4 259 | 4 177 | 3 898 | 3 629 | 3 347 | 3 045 | 3 247 | 2 796 |
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
- Horb am Neckar (Germanio)1991
Okaze de Neckar blühen Horb2011, Salinanoj estis invititaj en Germanio, kun reprezantoj de la aliaj ĝemelitaj urboj de Horb por speciala festo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La saleltirejoj havas historion jarmilan kaj aventuron industrian, politikan, ekonomian kaj ĉefe homan.
En junio 2009, la Salfarejo de Salins les Bains estis enskribita sur la listo de la tutmonda heredaĵo de Unesko, kiel aldonaĵo de la reĝa salfarejo de Arc et Senans. Temas pri la plej unua francia industria tutaĵo kiu aperis en tiu famobrila listo.
En Salins les Bains dum jarmiloj homoj ĉerpis la peklakvon el la loka subgrundo cele eltiri salon. Tiel konstruiĝis fameco kaj riĉeco de la urbo. Tiam salo estis ege altvalora kaj multe ŝteldezirita.
En 1773 la reĝa administraro decidis starigi novan salfarejon en Arc et Senans, 20 km nordokcidente for de Salins, por plialtigi la regionan saloprodukton. Claude Nicolas Ledoux zorgas pri la konstruado, kaj la plekakvo de Salins de tiam transiros lokalloken tra tubaro nomita plekakvotubo.
Vizito komencas en grandega subgrunda galerio de la 13a jarcento. Ĝi konektas du putojn kaj ŝirmas daŭre funkciantan pumpadsistemon, kiu eltiras salan akvon situantan je ĉirkaŭ 250 metroj da profundeco. La vizitantoj, laŭ la eltirvojo de la materio, poste atingas la pateg-ĉambregon (patego: eksternorme granda elvaporigilo ; jen unikaĵo en Francio), kie la pekl-akvo estas varmigita ĝis vaporiĝo . El la kvar iam funkciantaj en la salfarejo, nur unu patego ankoraŭ funkcias ; ĝi datiĝas de la komenco de la 19-a jarcento, temas pri la lasta funkcianta en Francio ; ĝi estis uzata por fari elfajran salon (salo, kiun oni obtenas per vaporigo fare de artefarita hejtigilo). Dum jaroj, ĝi estis provizata per plek-akvo kaj hejtigita. Post forvaporiĝo de la akvo, la peklakvistoj salrastile la salon kolektis. Restarigita kaj refortigita kadre de modela konstruejo, ĝi prezentas hodiaù, pli ol neniam ĝis nun, unikan ateston pri la loka aktiveco .
Inter konstanta ekspozicio kaj aŭdovida projekcio, daŭras la vizito ĝis la sal-magazeno lokita en la centro de la renovigitaj historiaj konstruaĵoj.
La sal-muzeo
La decide moderna arkitekturo de la salmuzeo enscenigas la salfarejon, kiel sian ĉefan kolektopecon. Ĝi ebligas restitui la ampleksecon de la situo en la flora epoko de la "blanka oro" , kaj vidigas la historian konstruaĵon laŭ subtila miksaĵo el vitro, ligno, metalo kaj ŝtono .
Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]
- Hugues Ier de Salins
- Claude Antoine Hippolyte de Préval
- Victor Considerant
- Pierre-Joseph Thoulier d'Olivet
- Guigone de Salins
- Bernard Clavel
- François de Sales
- Prosper Mérimée
- Claude Nicolas Ledoux
- Jean-Joseph Perraud
- Jean Ier de Chalon-Arlay
- Max Buchon
- Paul Rémond
- Charles d'Amondans de Tinseau
- Claude Denis Auguste Valette
- Jules Marcou
- Vauban, Sébastien Le Prestre de Vauban (1633-1707) reorganizis la defendajn muralojn post la franca konkero.
- Irina Teodorescu romanistino de rumana deveno, franclingva verkistino estas en Salins-les-Bains inter novembro 2021 kaj marto 2022
Esperantio[redakti | redakti fonton]
- 15-an de oktobro 2011 : Esperanto-grupo de Besançon organizis unutagan staĝon de esperanto
ĉe la montara domo de la Naturamikoj.
- 26-an kaj 27-an de oktobro 2013 : Esperanto-grupo de Besançon organizis unutagan staĝon kaj semajfinan restadon
ĉe la montara domo de la Naturamikoj
- De oktobro 2015 okazas kursoj de esperanto kadre de gimnazio Victor Considerant.
- La 28-an de aprilo 2016 gelernantoj parolis en esperanto kun Les kaj Arlyn Kerr, esperantistoj el Seatlo, Usono.
- Maje 2017 okazis la unua skajpo-babilado inter gelernantoj de la gimnazio Victor Considerant kaj gelernantoj de Koper en Slovenio.
- De oktobro 2017 gelernantoj de Salins kaj gelernantoj de Ana Sonĝanta en Sud-Koreio korespondas danke al esperanto.
- La 2-an de februaro 2018 Ana Sonĝanta vizitis la gelernantojn de la gimnazio. Ŝi estis kun Michel Fontaine el la grupo de Bourg-en-Bresse.
- Majo 2018 gelernantoj produktis filmon en esperanto : https://www.youtube.com/watch?v=N3UtwXKNwS8
- Oktobro 2018 Olivier Buisson rakontis sian familian vojaĝon tra Eŭropo per esperanto
- Februaro 2019 Camille kaj Alex prezentis sian vojaĝon tra Azio : Sep monatoj tra Azio per esperanto, https://www.youtube.com/channel/UCidbSWM7DjqhHl9JMISgrEw
- 4-8ajn de Marto 2019 : 44 gelernantoj vizitis Slovenion per esperanto, interalie vizitis esperantajn gelernantojn de Peter Grebc en Koper
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala TTT-ejo
- INSEE TTT-paĝo[rompita ligilo]