Sam Jansson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Jansson
Persona informo
Aliaj nomoj SJn
Naskiĝo 9-an de decembro 1876 (1876-12-09)
Morto 30-an de septembro 1939 (1939-09-30) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Samuel ”Sam” JANSSON (naskiĝis la 9-an de decembro 1876 en Lindesberg, Västmanland, mortis la 30-an de septembro 1939, Stokholmo),[1] pseŭdonimo SJn, estis sveda liceestro, esperantisto kaj vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Li estis rektoro de la Beskowa lernejo en Stokholmo, kaj patro de la esperantisto Sam Owen Jansson.

Jansson faris filozofan licencio-ekzamenon (tiama doktor-ranga sveda ekzameno) en la Universitato de Upsalo 1905, kaj venis al la Beskowa lernejo samjare. Ekde 1913 ĝis sia morto, li estis lernejestro tie. Li havis reputadon kiel bona pedagogo[2] kaj lernejestro, kaj estis varma amiko de ”moderna libereca pedagogio”. Li verkis ekzamenon pri kiel la latinaj literoj venis al Svedio kaj iliaj evoluoj ĝis la jaro 1400, eldonita en libro post sia morto en 1944. Kune kun sia filo Sam Owen Jansson li faris dialektajn esplorojn en Västmanland por la dialekta arkivo en Upsalo.[3]

Jansson fariĝis esperantiston en 1921. Li estis rektoro de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) – fondigita de SEF, ABF (laborista edukada asocio) kaj Sveda Esperantista Laborista Asocio[2] – de 1923[3] ĝis 1930, vicprezidanto de SEF 1926–1939[3] kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio. Krome li estis nacia direktoro de ISOSEK kaj gvidanto de duonhora radioprogramo pri Esperanto. La radioprogramo, kiu komenciĝis en 1930, okazis en dimanĉa mateno ĉiu monato,[4] disponigita al SEI de ABF la sveda laborista eduka asocio. Jansson ankaŭ verkis altan korespondan kurson de SEF[2] kaj aliajn Esperanto-pedagogiajn verkojn.

En la Beskowa lernejo, li instruis la lernantojn en Esperanto 1922–1927, kiam leĝoŝanĝo malfaciliĝis tion. Inter la lernantoj estis la sveda princo Carl.[4] Li ankaŭ ano de la komitato antaŭ UK 1934 en Stokholmo.

Jansson kaj Paul Nylén ambaŭ havis bonajn kontaktojn kun altnivelaj politikistoj, kaj tiel povis fari multon por la disvastigo de Esperanto.[2]

La gepatroj de Jansson estis la ministo Anders Jansson kaj Susanna Jansson. Li edziĝis en 1905 kun Signe Owen, naskiĝita 1874.[5] Iliaj filo Sam Owen Jansson, ankaŭ esperantisto, estis naskiĝita en 1906.[3] Sam Jansson mortis en 1939.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Oevningbok tili elemenärkurs i Esperanto (Ekzercada libro por elementa kurso en Esperanto). Eld. Soc. Esperanto, Stockholm, 1931.
Citaĵo
 La libro kompletigas la sukcesplenan kurson perkorespondan de Sveda E.-Federacio, al kiu sin anoncis dum la aŭtuno pluaj du mil partoprenantoj. Krome la libro estas uzota je la Radio-lecionoj E., kiuj okazos la unuan dimancon en ĉiu monato. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)
  • Texthälfte tili Grammofonkurs i Esperanto (Tekstlibro al la gramofonkurso) Eld. Soc. Esperanto, Stockholm, 1931.
Citaĵo
 La gramofona kurso en Esperanto estas bone akceptata de la svedaj E.-lernantoj, ĉar oni per ĝi lernas la ĝustan elparolon. Pli ol 100 kursoj jam estis vendataj. La kurso konsistas el 3 diskoj, kiuj kostas kune 12 Kr. (por afranko aldonu 3 Kr.), kaj enhavas sur la unua modelan elparolon kun parte instruado por svedoj, sur la dua kaj tria nur en E. ekzemplojn el Fundamento kaj dialogojn 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Espero n-ro 5, 1956
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Historio de la Sveda Esperanto-Instituto (arkiva kopio)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 [1]
  4. 4,0 4,1 Ĉi tiu sekcio baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Svedujo el la Enciklopedio de Esperanto.
  5. Jansson, Samuel (Sam) en Vem är det 1939