Sami Hadaŭi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sami Hadaŭi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1904 (1904-03-06)
en Jerusalemo
Morto 22-an de aprilo 2004 (2004-04-22) (100-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj araba
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo verkistohistoriisto
vdr

Sami HADAŬI (en araba: سامي هداوي‎; 6a de Marto, 1904 – 22a de Aprilo, 2004) estis palestina fakulo kaj verkisto. Li estis konata ĉar dokumentis la efikojn de la Arab-israela milito de 1948 sur la araba loĝantaro en Palestino kaj publikigis statistikojn por unuopaj vilaĝoj antaŭ la establado de Israelo.[1] Hadaŭi laboris kiel fakulo pri teroj ĝis li estis ekzilita el Jerusalemo post akra batalo en sia kvartalo inter Israelaj kaj Jordaniaj fortoj. Li plue specializiĝis en la dokumentado de la teroj de Palestino kaj publikigis kelkajn librojn pri la Palestina milito de 1948 kaj pri la Palestinaj rifuĝintoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sami Hadawi – the scholar who couldn't go home Bland, Sally. Jordan Times: 17a de Majo, 2004.