Memdefendo de la Respubliko Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samoobrona)
Partiestro Andrzej Lepper

Samoobrona Rzeczpospolitej Polskiej (mallonge SamoobronaSamoobrona RP, en Esperanto Memdefendo de la Respubliko Pollando) estas politika partio en Pollando. Ĝiaj kontraŭuloj ofte nomas ĝin popolisma. Laŭ ekonomika politiko ĝi estas maldekstra, sed laŭ socia politiko ĝi plejparte defendas katolikismajn-konservativismajn valorojn.

La partio en 1992 fondiĝis laŭ instigo de la sekva partia prezidanto Andrzej Lepper kaj asertas reprezenti la interesojn de la pollandaj kamparanoj. Laŭ eksterlanda politiko ĝi kritike kaj tendence kontraŭe rilatas al la internaciaj aliancoj NATO kaj Eŭropa Unio kaj al la membreco de Pollando en ili. Laŭ enlanda politiko la partio akre distanciĝas de ĉiuj liberalismaj movadoj kaj laŭ propraj asertoj sekvas "trian vojon" inter kapitalismo kaj komunismo, kiu tamen praktike ofte montriĝas ĝenerala malkonsento je ĉiaj politikaj proponoj kaj pasintece (plej)parte reduktiĝis al glorigo de la partia prezidanto Andrzej Lepper.

La partio pasintece ofte apogiĝis je eksterparlamentaj, parte kontraŭleĝaj kampanjoj. Plurfoje organiziĝis blokadoj de ŝoseoj por malebligi la transportadon de agrikulturaj produktoj el aliaj partoj de la Eŭropa Unio al Pollando. En la pola parlamento Sejmo la partianoj postulas pli altajn ŝtatajn subvenciojn por la pollandaj agrikulturistoj kaj konscie ligas tiujn postulojn al la centre administrata ekonomia sistemo de la realsocialisma Pola Popola Respubliko en la epoko inter 1945 kaj 1989.

Dum la 1990-aj jaroj la partio estis relative sensignifa, sed komence de la 2000-aj jaroj, kiam pliproksimiĝis la aliĝo de Pollando al la Eŭropa Unio (la 1-an de majo 2004), ĝi akiris impresan popularecon. En la naciaj parlamentaj balotoj de 2001 la partio akiris 10,2 % de la voĉoj kaj iĝis membro de la registara koalicio sub la gvido de la dekstra-flanka politika partio Juro kaj Justeco (PiS). Kvar jarojn poste, ĝi eĉ kolektis 11,41 % de la voĉoj.

En la naciaj parlamentaj balotoj de oktobro 2007, en kiuj ankaŭ la eksa ĉefministro Leszek Miller (antaŭe ano de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo) kandidatis nome de la partio Samoobrona antrat, ĝi malpopulariĝis ĝis nur 1,53 % de la voĉoj kaj sekve ne rajtis sendi deputitojn en la nacian parlamenton.[1] Planita balota alianco kun la nacie konservativa "Ligo de Polaj Familioj" (Liga Polskich Rodzin, LPR) ne realiĝis pro fortaj partiprogramaj malinterkonsentoj.

Rezultoj en balotoj pri la nacia parlamento Sejmo[redakti | redakti fonton]

  • 1993: 2,78 %
  • 1997: 0,08 %
  • 2001: 10,20 %
  • 2005: 11,41 %
  • 2007: 1,53 %

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]