Samseksa edz(in)eco en Hispanujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Festado de la laŭleĝigo de samseksa edziniĝo kaj edziĝo en Hispanujo.
Celebrado en la Kongreso la aprobon de la samseksa edziĝo en Hispanio.

La edziĝo kaj edzibiĝo de samseksaj paroj en Hispanujo estis laŭleĝigita en 2005. En 2004, la Partido Socialista Obrero Español, estrata de José Luis Rodríguez Zapatero, prezentiĝis al la ĝeneralaj prezidentaj balotadoj de la jaro 2004 kun programo kiu inkluzivis la kompromison «ebligi la edziĝon inter samseksemuloj kaj la ekzercado de ĉiuj rajtoj kiujn ĝi inkluzivas.» Post la venko de la socialistoj kaj kreado de la registaro, kaj post multaj debatoj, la 30-an de junio 2005 aprobiĝis la leĝo kiu modifis la civilan kodon kaj permesis la samseksan edziĝon (kaj kiel konsekvenco, aliajn rajtojn kiel la adoptado, heredo kaj pensio). La leĝo estis publikigita la 2-an de julio 2005, kaj la samseksa edziĝo fariĝis leĝa la sekvan tagon.

La demarŝoj por aprobi la leĝon estis konfliktiva, malgraŭ la subteno de 66% de la hispanoj al la samseksa edziĝo. La aŭtoritatoj de la hispana katolika eklezio oponiĝis al la leĝo, timante pri la malfortiĝo de la tradicia edziĝo. La katolikoj kaj pluraj asocioj pro-tradiciaj familioj kunvokis amasajn manifestaciojn sed malgraŭ tio la leĝo sukcesis kaj estis aprobita de la registaraj instancoj.

La 11-an de julio 2005 celebriĝis en Tres Cantos (Madrida Regiono) la unua samseksa edziĝo en Hispanio, Emilio Menéndez kaj Carlos Baturin, kiuj loĝis kune kiel paro ekde pli ol 30 jaroj. La unua samseksa edziniĝo okazis en Barcelono 11 tagojn poste.

Ĉirkaŭ 4.500 samseksaj paroj edz(in)iĝis en Hispanio dum la unua jaro de valideco de la leĝo. Iom post la aprobado de la leĝo, estiĝis duboj pro la leĝa situacio de la samseksa edz(in)iĝo de personoj kies landoj ne permesas la samseksan edz(in)iĝon. Pri tiu afero, la Ministerio de Justico determinis ke la hispana leĝo permesas al hispano edz(in)igi eksterlandanon — aŭ ke du eksterlandanoj kiuj leĝe rezidas en Hispanio povu samedziĝi inter si — eĉ kiam la naciaj leĝoj de la eksterlandanoj ne agnosku ĝin.