Samuel Nunez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Nunez
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1668 (1668-01-01)
Morto 1-an de januaro 1744 (1744-01-01) (76-jaraĝa)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Foto de la konstruaĵo de Congregation Mickve Israel en Savannah, kiun fondis dr-o NUNEZ.

Doktoro Samuel NUNEZ (1668-1744) estis juda kuracisto portugaldevena. Li estis estro de la plej granda grupo de judoj kiuj enmigris la koloniojn dum la 17-a jarcento. Li helpis pri la fondado de Congregation Mickve Israel, kiu nuntempe estas la tria plej malnova juda kongregacio en Usono. Laŭ James OGLETHORPE d-ro NUNEZ savis la kolonion de Georgio per siaj medicinaj scioj dum epidemio en 1733. Lia familio multe helpis pri kultivado en la nova lando. Lia posteulo, Raphael Jacob MOSES, ekigis la kultivadon de persikoj en Georgio.