Samuil Buaĉidze
Samuil Buaĉidze | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
სამუელ გრიგოლის ძე ბუაჩიძე | ||
Naskiĝo | 5-an de junio 1882 en Partskhnali, Kutaisa gubernio | |
Morto | 20-an de junio 1918 (36-jaraĝa) en Vladikavkazo | |
Partio | Rusia Socialdemokrata Partio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto revoluciulo vd | |
Samuil Buaĉidze (kromnomo Noj; naskiĝis la 5-an de junio 1882 en Kutaisa provinco, mortis la 20-an de junio 1918 en Vladikavkaz) estis rusia kartveldevena revoluciulo, bolŝeviko, unu el la gvidantoj por soveta potenco en la Norda Kaŭkazio.
Buaĉidze naskiĝis en kamparana familio. Li ricevis kleron en agrikultura lernejo kaj instruistaj kursoj. En 1902 li membriĝis en Rusia Social-Demokratia Laborista Partio. En 1905 (la jaro de la unua rusia revolucio) li estis inter la organizintoj de kaŝitaj presejoj kaj instiganto de armitaj kamparanaj taĉmentoj en okcidenta Kartvelio. En 1906-1907 li plenumadis revolucian agadon en Vladikavkaz, Rostov-na-Donu kaj Moskvo. Li estis arestita kaj aljuĝita por 4 jaroj da punlaboro kaj eterna ekzilo. En 1911 Buaĉidze sukcesis fuĝi el siberia ekzilo kaj revenis al Kartvelio. En 1912 li migris tra Turkio al Eŭropo. En 1914 li laboris kun bulgaraj social-demokratoj, sed estis ekzilita el la lando jam en 1915.
Translokiĝinte al Svislando li laboris por la estonta revolucio tie. En aprilo 1917 li revenis al Rusio, iĝis komence membro kaj poste prezidejano de la Vladikavkaza soveto. Li estis enpostenigita prezidanto de la Vladikavkaza komitato de la bolŝevika partio. Ekde marto 1918 — prezidanto de la Soveto de popolaj komisaroj de Tereka Soveta Respubliko.
Noj Buaĉidze estis mortigita dum mitingo en Vladikavkaz. Lian nomon portis en soveta tempo unu el la plej longaj stratoj de la urbo (strato Noj Buaĉidze; post kunigo kun alia strato estis alinomita en 1990-aj jaroj avenuo Kosta, omaĝe al oseta poeto Kosta Ĥetagurov).