San Cebrián de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Cebrián de Castro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49144
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 5° 45′ U (mapo)41.705277777778-5.7563888888889Koordinatoj: 41° 42′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 686 m [+]
Areo 66,15 km² (6 615 ha) [+]
San Cebrián de Castro (Provinco Zamoro)
San Cebrián de Castro (Provinco Zamoro)
DEC
San Cebrián de Castro
San Cebrián de Castro
Situo de San Cebrián de Castro
San Cebrián de Castro (Hispanio)
San Cebrián de Castro (Hispanio)
DEC
San Cebrián de Castro
San Cebrián de Castro
Situo de San Cebrián de Castro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Cebrián de Castro [+]
vdr

San Cebrián de Castro [sanzeBRJAN deKAStro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Cebrián de Castro kaj Fontanillas de Castro, krom la historia loko de Castrotorafe​, okupas totalan areon de 65,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 238 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1129. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago, kies kruco videblas en la blazono. Meze de la 14-a jarcento dum enlanda milito Henriko la 2-a ordonis la detruon de la kastelo de San Cebrián pro la helpo al lia duonfrato Pedro la 1-a. En la Mezepoko la historio de San Cebrián estis rilata al tiu de Castrotorafe.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado, diglago).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]