San Cebrián de Mudá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
San Cebrián de Mudá
San Cebrián de Mudá San Cornelio y San Cipriano 903.jpg
Administrado
Poŝtkodo 34839 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 54′ N, 4° 23′ U (mapo)42.891666666667-4.3861111111111Koordinatoj: 42° 54′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 152 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Situo de San Cebrián de Mudá
Situo de San Cebrián de Mudá

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Cebrián de Mudá [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

San Cebrián de Mudá [sanzeBRJAN demuDA] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sonorilmuro de la preĝejo de Sankta Kornelio kaj Sankta Cipriano de San Cebrián (estas ankaŭ gravaj murpentraĵoj).
Parapertú.
San Martín de Perapertú.
Valle de Santullán.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 154 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 900 el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 119 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn: Perapertú, San Martín de Perapertú, Valle de Santullán kaj Vergaño.

Kun la najbara municipo Mudá, ĝi formas la nomatan valon de Mudá, unu de la naturaj lokoj plej interesaj de la nordo de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la Libro Becerro de las Behetrías (1352), San Cebrián de Mudá aperas citita kiel apartenanta al la abatejo de Aguilar, nome monaĥejo de Santa María la Real kaj al Pedro Royz Calderón.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis karbominado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

La ĉefa enspezofonto estis tradicie la minado de karbo. Aktuale la minoj estas fermitaj kaj en la lastaj jaroj oni helpas la agadon de rura turismo, kiel la astronomia observatorio "Mirador de las Estrellas" (Rigardejo al Steloj), la ekologia pado Acebal de las Comuñas kaj, ekde junio 2010, la Rezervejo kaj Interpretejo de la Eŭropa Bizono. Tiu konsistas en muzeo pri la eŭropa bizono kaj bredejo el ekzempleroj venintaj el la Praarbaro de Białowieża, Pollando, kaj poste el Oostvaardersplassen,Nederlando. Tie bizonoj kunvivas kun Hek-bovoj, Prĵevalski-ĉevaloj kaj Heck-ĉevaloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]