San Pedro Bercianos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro Bercianos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24252
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 227  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 5° 43′ U (mapo)42.391388888889-5.7094444444444Koordinatoj: 42° 23′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 23,51 km² (2 351 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro Bercianos (Provinco Leono)
San Pedro Bercianos (Provinco Leono)
DEC
San Pedro Bercianos
San Pedro Bercianos
Situo de San Pedro Bercianos
San Pedro Bercianos (Hispanio)
San Pedro Bercianos (Hispanio)
DEC
San Pedro Bercianos
San Pedro Bercianos
Situo de San Pedro Bercianos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro Bercianos [+]
vdr

San Pedro Bercianos [sanPEdro berZJAnos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (AltebenaĵoStepo), en la sudo de la provinco. San Pedro Bercianos estas komprenebla etimologie kiel Sankta Petro de Bierz-anoj, alude al reloĝantoj el Bierzo.

La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.
La Mata del Páramo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Mata del Páramo kaj San Pedro Bercianos, okupas totalan areon de 23,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 230 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 28 km de Leono, provinca ĉefurbo, kiel trapasejo inter La Bañeza, Santa María del Páramo kaj Leono; trapasas la municipan teritorion la rojo Valdelapuerca.

Ĝi limas norde kun Bustillo del Páramo, Chozas de Abajo kaj Valdevimbre, sude kun Urdiales del Páramo, Santa María del Páramo kaj Bercianos del Páramo, oriente kun Valdevimbre kaj okcidente kun Bustillo del Páramo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. La plej frua mencio estas de la jaro 812 en dokumento en kiu oni mencias la najbaran Bercianos del Páramo. En 1135, la reĝo Ferdinando la 2-a de Leono donas la loĝlokon al la monaĥejo de Sankta Maria de Carrizo. Kaj alia mencio estis de 1164.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]