Saltu al enhavo

Sanatorio Schwarzeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
eksa sanatorio Schwarzeck

Sanatorio Schwarzeck (germane: Sanatorium Schwarzeck) estas eksa kuracdomo en Bad Blankenburg, Germanujo, ĉe la urboelirejo en la direkto de Schwarza-valo/Schwarzburg. Malgraŭ ekstrema kadukeco ĝi havas apartan arkitekturan ĉarmon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis en 1901 la reformema kuracisto Paul Wiedeburg[1] arbaran sanatorion kun kvar vilaoj (Schweizerhaus, Turmvilla, du ĝardendomoj). La nova kuracdomo malfermitis en aprilo 1905 etendigante tre la tutan komplekson. Sekvis aliaj alkonstruaĵoj dum la sekvintaj jaroj. Lia kompano, doktoro Karl Schulze, forlasis la komunan projekton en 1908. Ĝis 1935 sole posedantis Wiedeburg. La arĥitekto de la belegaj pligrandigoj estis Rossius Rhyn: kelkaj nomis la sanatorierojn lia majstroverko.

Post la morto de Wiedeburg transprenis la tuton la filo Paul Hermann Wiederburg. Sed jam en la 1937-a jaro li vendis la teritorion al la nazioj kiuj instalis surloke lernejon por anoj de la aerarmeo de Wehrmacht. Je la fino de la Dua mondmilito ĝi estis ripozumhospitalo por la personaro aerarmea. En 1946 transprenis la administradon la municipo antaŭ ol enmeto de partilernejo de Socialista Unueca Partio de Germanio. La komunisma instruadaĉo ĉesis en 1989 pro Turniĝo. Aĉetitis ĝi en 1990 fare de la hotelgrupo Hotel Schwarzeck GmbH kiu nur ĝis 1996 aktivis. De tiam la tuto estas neutiligata kaj suferas pro kadukiĝo kaj (ekde 2004) pro vandalismo.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sanitätsrat Karl Leonhard Paul Wiedeburg (1872–1935)." Ĉe: Rudolstädter Heimathefte. Jarkolekto 2005, p. 314 ss.
  2. Zyklus Schulen in „Schwarzeck“. Ĉe: Rudolstädter Heimathefte. Jarkolekto 2000, p. 17 ss., 72 ss. kaj 198 ss.; jarkolekto 2001, p. 226 ss.; jarkolekto 2002, p. 27 ss.