Sangaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ŝtono de Stora Hammar.

Sangaglo, norene blóðörn estis verŝajne ekzekutmaniero rita de vikingoj.

Oni distranĉis la dorson de la viktimo, tiam oni apartigis ambaŭflanke la ripojn de la vertebraro kaj dismovis ilin: kiel aglajn flugilojn. Finfine ankaŭ la pulmoj estis eltrenataj kaj metataj sur la ŝultroj.

Fontoj kaj historiografio[redakti | redakti fonton]

La Sangaglo estas bone kovrata per oldnorda literaturo, interalie en Skæld-poemoj kaj en la Poezia Edda, ekzemple en la Orkeyinga-sagao aŭ la Reginsmául. La fundo de la rito estas kontestata, kaj eĉ kelkaj historiistoj dubas ĉu oni vere faris ĝin aŭ ĉu ĝi estas eble nur literatura bestega dekoro por la prizorgado de la aŭskultantoj aŭ legantoj.[1] Aliaj interpretadoj estas, ke la Sangaglo estis progreso de homoferoj por la dio Odino aŭ ankaŭ speciala venĝformo, kiu la filoj uzis por la murdistoj de sia patro.

Tiel skrivas la Poezia Edda en la "kanto de Regin":

La Sangaglo estas nun
kun tranĉinta glavo
la murdiston de Sirgurd'
fendetinta en la dorson!
Ne ekzistas pli eminenta
Regno-Filo
kiu ruĝis la teron
kaj delektas Hugin'.[2]

La Sangaglo estas ankaŭ uzata tradicie por punadi la horendan krimon de patromurdo. Tiel diras ekzemple la proverbo 'tranĉi aglon'.[3]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]