Sanga vaskulo
En anatomio, la sangaj vaskuloj aŭ sangvaskuloj estas duktoj, el kiuj konsistiĝas la kardiovaskula sistemo kiu cirkuligas la sangon aŭ limfon tra la organismo de Homo kaj la ceteraj vertebruloj.
Tipoj de sangvaskuloj
- Vejnoj, kiuj alportas la sangon al la koro.
- Arterioj, per kiuj la koro sendas sangon al la organoj, pli fortikaj ĉar ili suferas la sangopremon.
- Kapilaroj kiuj permesas la interŝanĝo de gasoj inter la sango kaj la histoj (aŭ inter sango kaj aero en la pulmoj), alporto de nutraĵoj kaj forporto de metabolaj ruboj
- Limfaj vaskuloj kiuj drenas la likvaĵojn el la histoj, kaj transportas la lipidojn el la intesto dum la digesto.
La vejnoj kaj arterioj dispartiĝas en vaskuloj de mezaj grandoj; la vejnetoj kaj arterietoj.
Fiziologio
[redakti | redakti fonton]La sangaj vaskuloj konsistas el tri histaj tavoloj (aŭ tunikoj); de intere eksteren :
- la adventico ("Tunica adventitia"), ekstera tavolo da konektiva histo
- la madialo ("Tunica Media"), plej dika tavolo el muskoloj kaj elasta konektiva histo.
- la intimo ("Tunica intima") kiun tegas la endotelio.
La sangaj vaskuloj ne aktive transportas sangon (nenia peristalto) sed povas, per kuntiro de ilia muskola tavolo, malpligrandigi siajn internajn diametrojn. Tiu malpligrandiĝo, la vazokonstrikto kaj mala efiko, vazodilatiĝo estas metodo de varmoregado.
Vazodilatado estas la plilarĝigo de sangaj vaskuloj. Ĝi rezultas el malstreĉiĝo de glataj muskolaj ĉeloj en la vazaj muroj, precipe en la grandaj vejnoj, grandaj arterioj kaj pli malgrandaj arterioloj. La procezo estas la malo de vazokonstrikto, kiu estas la mallarĝigado de sangaj vaskuloj.