Sankta Andreo Svorad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sankta Andreo Svorad
Andreas Svorad.jpg
Naskiĝo 980 en Pollando
Morto 1034 en Skalka apud Trencxin
Adorita en Katolika eklezio.
Festotago 17-a de julio
v  d  r
Information icon.svg

La sankta Andreo Svorad devenis de Pollando. Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 980 en la valo de la rivero Visla. Laŭ tradicio kiel juna monaĥo li loĝis proksime al la slovaka landlimo en la vilaĝo Tropie super Dunajec. Li subtenis la cirilometodian tradicion. Kiam la reĝo Boleslava Kuraĝa en la jaro 1022 malpermesis la malnovslavan liturgion, Svorad foriris en Slovakion. Li vivis en la monaĥejo de la sankta Hipolito en Zobor apud Nitra. Li faris promesojn kaj iĝis benediktano. Post la promesoj li akceptis la nomon Andreo. Kiam li estis 40jaraĝa – laŭ tiamaj reguloj – li povis vivi kiel ermito en soleco laŭ la devizo “Preĝu kaj laboru!” La juna monaĥo Benedikto vivis kun li. Sed ili ne havis trankvilon, ĉar multaj monaĥoj kaj kredantoj vizitis ilin. Pro tio ili foriris al Skalka apud Trencin. Ili vivis tre strikte, en fasto kaj abnegacio. Dum 40-taga fasto li havis je dispono nur 40 nuksoj. Li senĉese laboris – li elradikigis arbojn. Nokte li sidis en prilaborita kverka trabo kun akraj dornoj. Kiam lia kapo kliniĝis pro laceco, li tuj vekiĝis kaj daŭre preĝis. Kiam li sentis, ke li mortos, li iris en la monaĥejon de Zobor. Post lia morto oni trovis ĉenon, kiu estis profunde enborita en lia korpo. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 1034. Oni ne scias, kie li estis entombigita tuj post la morto. Nun liaj relikvoj estas entombigitaj en la Baziliko de sankta Emeramo en Nitro kune kun la relikvoj de la sankta Benedikto. Papo Gregoro la 7-a en la jaro 1083 sanktproklamis lin kune kun Benedikto, la hungara reĝo Stefano, lia filo Imrich kaj la episkopo Gerard.