Sankta Derrien

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Derriensankta Derken (france ankaŭ: Deryen; bretone: Derc’henDerc’hent) alvenis al Armoriko en la 5-a jarcento. Li fariĝis sanktulo de Bro-Leon laŭ la kelta kutimo de la tiama tempo. Ĉar laŭdire li malsovaĝigis drakon, kaj eĉ mortigis ĝin, li apartenas kiel Neventer al la vasta familio de la drakmortigintaj sanktuloj, heredantoj de la druidoj.

La legendo[redakti | redakti fonton]

Miksaĵo da legendo kaj historio estas la vivo de la unuaj sanktuloj de Bretonujo.[1] Oni ne povas dispartigi unu de la alia. Tiuj iamaj sanktuloj devenis de keltaj regionoj, kie regis la druida potenco kaj samtempe ili deziris partopreni la novan kristanan religion. Multaj lokoj de bretonujo heredis sian nomon de tiuj keltaj sanktuloj.

La savo de Elorn[redakti | redakti fonton]

Neventer kaj Derrien estis du britaj kavaliroj, kiuj venis pilgrimi en Armorikon, ĉar ili aŭdis pri la instaliĝo de sanktuloj en tiu regiono.

Alveninte per velŝipo en la haveno de Brest, ili rajdadis per ĉevalo en Bro-Leon. Iun tagon, ili laŭiris alvalen laŭ la rivero nomita An Dour Doun. Tiu bretona nomo signifas profunda akvo. Preterpasinte la vilaĝon Pont-Christ, ili alvenis ĉe la kastelo de Ar Roc’h Morvan (france: La Roche-Maurice). Pririgardante la rondvojon de la kastelo, ili vidis amason da homoj ĉirkaŭantaj iun sinjoron. Ili eksciis poste, ke la sinjoro nomiĝis Elorn. Iu servisto estis vindkovranta al li la okulojn. Kaj subite Elorn ĵetis sin en la suban riveron. Iom pli alvalen lia korpo aperis en la fluo.

La rivero Elorn ĉe Landerneau

Tuj la du kavaliroj plonĝis por savi la drononton kaj sukcesis. Reveninte al la kastelo, la sinjoro Elorn klarigis al la du kavaliroj la kialon de sia agado. Pro senespero li agis tiel. De longtempe iu drako, veninta el infero detruis liajn kampojn kaj formanĝis bestojn kaj loĝantojn. Laŭ la volo de Bristok, la tiama reĝo de Bro-Leon , estis trovita solvo. Ĉiusabate, unu persono estis lotita, por sinofero al la monstro. Lastfoje, la sorto elektis la filon de Elorn, Rieg, nur du jaraĝan. Li do preferis memoferi sin al la drako.

Malsovaĝiĝo de la drako[redakti | redakti fonton]

La du kavaliroj promesis helpi lin maldanĝerigi la beston kondiĉe, ke li fariĝu kristano. Li rifuzis sed tamen promesis konstruigi preĝejon kaj permesis ke ili parolis pri sia religio. Post la bapto de pli ol 800 personoj, ili iris kune kun la baptitoj al la kaverno de la drako. Neventer kaj Derrien alvokis ĝin. Ĝi eliris muĝante kaj fulmante. Derrien krucsignis ĝin trifoje. Poste li ĵetis ĉirkaŭ ties kolo iun stolon kaj tiele malsovaĝigis ĝin. Poste li alvokis la junan Rieg kaj petis de li, ke li prenu la stolon kaj konduku la drakon ĝis la kastelo, kiel hundon per ŝnuro.

Morto de la drako en Brignogan[redakti | redakti fonton]

Lumturo ĉe Pontsuval en Brignogan

La du kavaliroj adiaŭis Elorn kaj rajdis al la haveno , kie troviĝis la velŝipo. La haveno nomiĝis Brignogan. La drako sekvis la kavalirojn, tiel milda kiel ŝafo. Antaŭ ol enboatiĝi, ili ordonis al la drako ke ĝi plonĝu en la maron. De tiu tempo la golfeto nomiĝas Pontsuval aŭ bretone : Poul beuz an eval, tio signifas: la marĉeto kie dronis sin la besto.

Rieg, filo de Elorn[redakti | redakti fonton]

Kiam Rieg estis 16 jaraĝa, li retiriĝis kiel ermito sur insuleto ĉe Camaret, pinte de la duoninsulo Crozon. Li restis tie 41 jarojn. Sankta Gvenoleo aŭdis pri li. Li invitis lin al Landévennec kaj tie li estis entombigita.

Sankta Budoc, kiu estis episkopo de Dol, proklamis lin sanktulo en 633.

Preĝejo Saint-Servais[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Saint Servais en Finistero

La promesita preĝejo estis konstruita je Saint-Servais inter Landivisiau kaj La Roche-Maurice.

La lokoj dediĉitaj al Neventer kaj Derrien[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, en la centro de Bro-Leon , la urbeto Plouneventer signifas la plou de Neventer, tio estas la paĥoro de Neventer. Apude situas la villaĝo Saint-Derrien kaj apud la kapelo staras granda amaso da ŝtonoj, kiu kovris iam la enirejon de la kaverno. La loĝantoj nomas ĝin Toull ar Sarpant, kio signifas la truo de la drako. Fakte, dum la mezepoko la kapelo apartenis al la sinjoro de Plouneventer.

Alia loko en Bretonujo memoras pri Derrien. Ĝi nomiĝas La Roche-Derrien (bretone: Ar Roc'h-Derrien)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les saints fondateurs du pays de Leon Vies et légendes, Mikael Madeg, Ed. Embann Kêredol, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]