Saltu al enhavo

Sankta Gertrudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Gertrudo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 626 (0626-01-01)
en Landen
Morto 17-an de marto 659 (0659-03-17) (33-jaraĝa)
en Nivelles
Familio
Patro Pipino de Landen Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Itta of Metz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Grimoald the Elder (en) Traduki, Begga (en) Traduki kaj Sankta Bavo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo monaĥino Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sankta Gertrudo (n. en 626 kaj m. en 659), estis franka nobelino kaj kristana monaĥino, kiu oficis kiel abatino de franka abatejo en loko, ĉirkaŭ kiu poste kreskis urbo nun nomata france Nivelles kaj nederlande Nijvel en Belgio. De ŝi diferencigendas la same kristane sanktigita Gertrudo la Granda (n. en 1256 kaj m. en 1302, do vivinta 6 jarcentrojn pli poste), germana mistikulino en la klostro de Eisleben-Helfta.

La Gertrudo de la 7-a jarcento estis filino de la franka nobelo Pipino de Landen kaj lia edzino Iduberga kaj tial estis parencino de Karlo la Granda. La patro Pipino de Landen oficis kiel majordomo de tri reĝoj el la dinastio de merovidoj en la regnoparto Aŭstrazio kaj estis historie aparte kerna persono en la mezepoko de Germanlingvio: Li estas la prapatro de la dinastio de Pipinidoj, kaj pere de sia filino Begga li iĝis prapatro de la pli posta imperiestra dinastio de Karolidoj. En la aĝo de 14 jaroj Gertrudo eniris la abatejon fondita fare de sia patrino Iduberga. En la mezo de la 7-a jarcento, Gertrudo fondis la benediktanan abatejon en Karlstadt-Karlburg en Malsupra Frankonio. La abatejo estis unu el la unuaj monaĥejoj en la Frankonia areo ĉirkaŭ la fluo de la rivero Majno, kiu precipe zorgis pri malriĉuloj, malsanuloj kaj maljunuloj.[1] Laŭ iuj mezepokaj fontoj aŭ legendoj, eĉ en Karlstadt-Karlburg naskiĝis la franka majordomo Karolo Martelo kaj lia nepo Karolo la Granda, do la loĝloko en la 7-a kaj 8-a jarcento estos centra loko en la regno. Post la morto de ŝia patrino en 652, Gertrud definitive revenis al Lotaringio la administris la abatejon de sia patrino kiel abatino, ĝis ŝi mem mortis en 659.

Gertrud estis tre klera kaj rekomendis ke knabinoj ankaŭ devus legi la Biblion - tio kondiĉigas ke knabinoj entute devus povi legi. Krom prizorgado de malsanuloj, ŝi ankaŭ donis manĝaĵon al vojaĝantaj studentoj kaj vojaĝistoj. Ŝi konstruigis hospitalon por la irlandaj vagantaj monaĥoj kiujn ŝi vokis al sia monaĥejo. Gertrud baldaŭ iĝis konata kiel la "patrono de la landvojo". Iu fantazia legendo tekstas, ke ŝipvojaĝantoj, kiuj estis en la mezo de la maro, estis minacataj de mara monstro, kaj petis helpon de sankta Gertrudo en preĝo. La monstro tiam malaperis.

  • La unua versio de tiu-ĉi teksto ekestis surbaze de la germana koresponda vikipedia artikolo laŭ la stato de la 16-a de oktobro 2024.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Christine Jeske: artikolo Als Karlburg noch Königshof war ("Kiam Karlburg estis ankoraŭ reĝa kortego" en la gazeta retejo mainpost.de la 7-an de septembro 2008 (germane)