Saltu al enhavo

Sankta Maŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankta Maŭro (abato) kaj Maŭro de Pécs.
Sankta
Sankta Maŭro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 300 (0300-01-01)
Morto 30-an de novembro 399 (0399-11-30) (99-jaraĝa)
en Poreč
Tombo Euphrasian Basilica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
en la apsida mozaiko de la baziliko de Poreč, Sankta Maŭro estas la tria person de maldekstre, kun martira krono en la mano

Sankta Maŭro, latine Maurus de Parentium, estas la patrono de la kroatia urbo Poreč, nomita Parentium en romaj tempoj. La kristana eklezio ekzistis en Istrio ekde la tempoj de la fruaj kristanaj martiroj. Sankta Maŭro estis la unua episkopo de Parentium kaj la diocezo Istrio kiu suferspertis martiran morton fine de la 3-a jarcento. En la 5-a jarcento en la urbo konstruiĝis baziliko kie la relikvoj de la sanktulo, nun la patrono de la urbo, estas konservitaj en votiva kapelo. Li estas montrita sur mozaiko de la bazilika apsido kun martira krono en la mano.