Santa Barbara (Kalifornio)
Santa Barbara | ||||
Bazaj informoj | ||||
---|---|---|---|---|
Nacio: | Usono | |||
Usona ŝtato: | Kalifornio | |||
Distrikto: | Kantono Santa Barbara | |||
nombro de enloĝantoj: | 89.456 (stato 2007) | |||
areo: | 49,1 km² | |||
internacia telefona prefikso: | ||||
poŝtkodoj: | 93101-93103, 93105-93111, 93116-93118, 93120-93121, 93130, 93140, 93150, 93160, 93190, 93199 | |||
koordinatoj: | 34° 26' norde, 119° 43' okcidente |
Santa Barbara estas urbo en Kalifornio (Usono). Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Santa Barbara. En la jaro 2007 ĝi havis 89 456 loĝantojn.
La urbo estas konstruita apud misiejo establita je la 4-a de decembro 1786 fare de hispanaj franciskanoj kaj nomata laŭ Sankta Barbara. Je la 29-a de junio 1925 la urbo estis grave damaĝita de tertremo kaj poste grandparte rekonstruita. Nuntempe Santa Barbara estas prospera urbo kiu estas populara kiel turisma celo kaj kiel loĝloko de famuloj. La Universitato de Kalifornio havas ankaŭ terenon apud Santa Barbara.
Du konstruaĵoj en Santa Barbara estas sur la nacia historia monumentolisto de Usono, nome la misiejo kaj la Rafael-Gonzales-domo. Plue estas botanika ĝardeno norde de la urbo, (Santa Barbara Botanic Garden) kaj flughaveno, (Santa Barbara Airport) (SBA).
Topografio kaj klimato
Santa Barbara situas je 34°25'33" nordaj latitudaj gradoj, 119°42'51" okcidentaj longitudaj gradoj (34,425804, -119,714189), ĉ. 160 km nordokcidente de Losanĝeleso, ĉe la bordo de la Pacifiko. La Santa-Ynez-montaro leviĝas malantaŭ la urbo ĝis altoj de pli ol 1300 m kaj la klimato estas mediteranea.
Partnerurboj
- Ŝablono:Flagicon Dingle (Irlando), ekde 2003
Famaj loĝantoj
Santa Barbara estas la naskiĝloko de:
- Kathy Ireland, supermodelo
- Sara La Fountain finna kaj usona ĉefkuiristino, kuirlibro-aŭtorino, fasonistino, kaj tv-prezentistino
- Alex D. Linz, aktoro
- Katy Perry, kantistino
Santa Barbara estas la loĝloko de:
- Henry Brant, komponisto
- Ray Bradbury, verkisto
- Sherwin Carlquist, botanikisto kaj fotisto
- John Cleese, aktoro
- Kirk Douglas, aktoro
- Sue Grafton, verkisto
- Jack Johnson, surfisto, muzikisto kaj filmisto
- Bruce Johnston, muzikisto
- Charles Lloyd, ĵaza saksofonisto
- Kenny Loggins, muzikisto
- Rob Lowe, aktoro
- Dennis Miller, komikulo kaj tv-prezentisto
- Oprah Winfrey, aktorino - tv-prezentistino
- Eddie Vedder, muzikisto
- Zach Gill, muzikisto
Eksteraj ligiloj
Koordinatoj: 34° 25′ 24″ N 119° 42′ 12″ W Mapo