Santibáñez de Béjar
Santibáñez de Béjar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37740 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 452 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 29′ N, 5° 37′ U (mapo)40.488055555556-5.6116666666667Koordinatoj: 40° 29′ N, 5° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 29,8 km² (2 980 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Béjar [+] | |||
Santibáñez de Béjar estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Ruta de la Plata.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Santibáñez de Béjar kaj El Parador, senhoma vintre kaj kun nur 5 al 10 personoj somere; okupas totalan areon de 29,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 476 loĝantojn. Ĝi perdis 1 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Tra la loĝloko pasas la rivero Valvanera, valora por irigacio, brutobredado (ŝafoj) kaj fiŝkaptado. Krome trs la municipa teritorio pasas la rivero Tormes je ĉirkaŭ 4,4 kilometroj de la domaro. Aparte estas gravaj montopintoj el 900 ĝis 1355 super marnivelo. En 1987 okazis grava inundo, en 2003 incendio.
Santibáñez de Béjar limas kun la loĝlokoj Guijo de Ávila, Cespedosa de Tormes, Puente del Congosto, La Cabeza de Béjar, Nava de Béjar, Medinilla, Sorihuela kaj Neila de San Miguel.