Sara Wesslin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sara Wesslin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1991 (1991-11-07) (32-jaraĝa)
en Porvoo
Etno Skolts vd
Lingvoj skolt-sameafinnanord-samea vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistomoderatoro vd
Laborkampo skolt-samea lingvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sara Wesslin estas skolt-samea ĵurnalistino kiu forte subtenas la antaŭenigon de la skolt-samea lingvo[1]. Ŝi prezentas novaĵelsendojn en la skolt-samea, la nord-samea kaj la finna lingvoj[2] de la finna radio kaj televido Yle [3]. En 2019 Wesslin estis elektita kiel unu el la 100 plej inspiraj kaj influriĉaj virinoj de la BBC[4]. La selektado baziĝis sur sia laboro por promocii la skolt- samean kaj la samean lingvojn. Wesslin laboras kiel skolt-samea lingva ĵurnalisto en Yle [5] kaj kune kun ŝia kolego Erkki Gauriloff, ili estas la solaj ĵurnalistoj en la mondo kiu uzas la skoltsamean lingvon, parolata de nur 300 personoj[6]. Radio Sámi Yle [6] elsendas samean muzikon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Sherriff, Lucy, "In Finnish Lapland, it 'is a big struggle' to keep the Samis' native Skolt language alive". Pittsburg Post-Gazette, la 19-an de februaro 2018
  2. (angla) "Sámi journalist named one of BBC's '100 women of 2019 Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine'". News Now, Finlando, la 16-an de oktobro 2016, alirite la 10-an de decembro 2019.
  3. (finna) Suoninen, Inger-Elle, "Yle Ođđasat koltansaameksi ensimmäistä kertaa", Yle News, la 26-an de aŭgusto 2016, ĝisdatigita la 31-an de aŭgusto 2016.
  4. (angla) "BBC 100 Women 2019: Who is on the list this year?", BBC, la 16-an de oktobro 2019.
  5. (finna) Sara Wesslin, Yle.
  6. 6,0 6,1 (angla) Lucy Sherriff, "These Sámi women are trying to keep their native Skolt language alive", Public Radio International, la 16-an de februaro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]