Sarolta Deczki
Sarolta Deczki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1977 (47-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–2002) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kritikisto filozofo universitata instruisto |
Sarolta Deczki [decki ŝarolta], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Deczki Sarolta estas hungara altlerneja instruisto, literaturhistoriisto.
Sarolta Deczki[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1977 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sarolta Deczki maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1995. Ŝi akiris 2 pedagogiajn diplomojn en Scienca Universitato de Szeged en 2002 kaj 2003. Inter 2003-2006 ŝi prelegis en seminarioj de unuversitatoj de Szeged kaj Debrecen. Ekde 2006 ŝi ricevis postenon en literatura instituto, krome ŝi instruis kelkajn jarojn en Universitato Milton Friedman kaj aliaj universitatoj. Inter 2004–2017 ŝi ricevis naŭfoje stipendiojn. Ŝi doktoriĝis (Ph.D.) en 2012 en Universitato de Debrecen kun la disertaĵo A kezdet és a Cogito. Ŝi ricevis premion en 2022.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Az érzékiség dicsérete (2013)
- Meredek sziklagerincen: Husserl és a válság problémája (2014)
- Fordított világ: kritikák, tanulmányok (2016)
- A jereváni rádió (2021)
- Tar Sándor (2022)