Universitato Milton Friedman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Universitato Milton Friedman, (origine hungare Milton Friedman Egyetem; mallonge MILTON) estas nova universitato en Budapeŝto, en Békásmegyer, kie studas 3800 studentoj.

Kampuso de Universitato Milton Friedman

Neoficiala historio[redakti | redakti fonton]

Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) fondis la duan hungaran universitaton en Óbuda en 1395. Oni instruis en la klasikaj 4 fakultatoj teologion, kanonan juron, medicinon, artojn. Pro tumultoj ne okazis instruado inter 1403-1410, sed poste kun permeso de Bonifaco la 9-a la universitato refondiĝis. Dum dominado de turkoj (kaj ankaŭ poste) la universitato malaperis.

Oficiala historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi altlernejo estis fondita en 2000. Ĝi estis establita nur el hungara privata kapitalo. La studentoj povas akiri diplomojn laŭ MA, BA kaj BSc, krome ili povas lerni lingvojn ĉefe anglan, francan, krome germanan, hispanan, italan, rusan. La kutimaj fakoj estas ekonomio, financo, sociologio. Nepre menciindas, ke ankaŭ plenkreskuloj povas lerni pedagogion, psikologion, sociologion, ekonomion. En 2016 la altlernejo estis deklarita universitato (Reĝo Sigismondo), en 2018 ĝi prenis la nomon Milton Friedman.

Profesoroj[redakti | redakti fonton]

La unua rektoro estis József Bayer (filozofo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.