Sarolta Steinberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarolta Steinberger
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1875 (1875-09-12)
en Vilok
Morto 25-an de novembro 1966 (1966-11-25) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistoginekologo
vdr

Sarolta Steinberger [ŝarolta stejnberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinberger Sarolta estis hungara kuracisto, akuŝistino-ginekologo.

Sarolta Steinberger

Sarolta Steinberger [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1875 Hungario, en Tiszaújlak (nuntempa Vilok en Ukrainio). Ŝi mortis la 24-an de novembro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sarolta Steinberger devenis el riĉa juda familio. Ŝi abiturientis en Kolozsvár, poste ŝi akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1900. Ŝi estis la unua ina kuracisto en la universitato. Post siaj studoj ŝi studvojaĝis en Eŭropo. Ŝi eklaboris en akuŝkliniko en Budapeŝto en 1902. Inter 1926 kaj 1944 ŝi estis ĉefkuracisto en la tutlanda asekura organizaĵo, poste ŝi vivis plene retirita en Pesthidegkút ĝis sia morto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az orvosnők története (Historio de la kuracistinoj), (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]