Saŝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sasĥimio)
Saltu al: navigado, serĉo

Saŝimo (japane: 刺身 sashimi: sashi = trapikita mi = korpo) estas en la japana kuirarto tre ŝatata maniero prepari krudan fiŝon kaj aliajn marfruktojn. Oni uzas preskaŭ nur fileon.

Saŝimi

Decidaj estas la ĝusta fileigado kaj la estetika prezentado de la fiŝaĵo. Krom tio la 3 mm – 4 mm dikaj pecoj ne estas iel traktitaj. Ili restas krudaj kaj sen spicoj. Tre tranĉa tranĉilo (Hōchō) estas bezonata.

Krome, kiel ĉe suŝio la freŝeco de la fiŝo tre gravas. Depende de la sezono diversaj specoj de fiŝoj estas taŭgaj. Ĉar ne estas permesite, manĝi la plimulton de nesalakvo-fiŝoj krude, oni preskaŭ nur uzas marfiŝojn por saŝimo. Plej ofte uzata estas tinuso.

Prezentita ĝi estas kun vasabio (japana kreno), sojo, periljo kaj Daikon, blanka kreno fajne tranĉite en fadenojn, kaj karotoj.

Taŭgaj trinkaĵoj estas verda teo, bierosakeo. Vinoj ne estas rekomenditaj.

taŭgaj specoj de fiŝo kaj marfruktoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj prezentadoj de saŝimo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]