Saul Alinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saul Alinsky
Persona informo
Saul David Alinsky
Naskiĝo 30-an de januaro 1909 (1909-01-30)
en Ĉikago
Morto 12-an de junio 1972 (1972-06-12) (63-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Zion Gardens vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ĉikago vd
Subskribo Saul Alinsky
Profesio
Okupo aktivulo • verkistosociologo • sindikatisto • homrajta aktivulo • community organizer vd
Verkado
Verkoj Rules for Radicals vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saul David ALINSKY (n. la 30-an de januaro 1909 en Ĉikago, Ilinojo - m. la 12-an de junio 1972 en Karmelo-ĉe-la-Maro, Kalifornio) estas konsiderata la patro de t.n. "komunuma organizado" en Usono. Dum la 1930-aj jaroj, Alinsky "organizis" la kvartalon Back of the Yards (Malantaŭo de la Kortoj) en Chicago, kiun famigis la romano de Upton Sinclair, La Ĝangalo, pri la teruraj laborkondiĉoj en la viando-produkta firmao. Dum la "organizado" de alia kvartalo, Woodlawn, li fondis Fondaĵon por Industriaj Areoj (angle Industrial Areas Foundation), kiu trejnis maldekstrulan aktivularon kaj partoprenis en starigo de "komunumaj organizaĵoj" tra Usono. En sia lasta libro Rules for Radicals (Reguloj por Radikaluloj), eldonita unu jaron antaŭ lia morto, Alinsky pritraktis la maldekstrulan generacion de 1960-aj jaroj kaj sian vidpunkton pri tio, kiel organiziĝi por akiri potencon.