Sava (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo

Sava estas la plej longa rivero en Kroatio. Ĝi nomiĝas serbe, kroate, slovene Sava, germane Save, hungare Száva, latine Savus. Ĝi havas la akvokolektan areon de ĉ. 95.700 km2.


Ĝi fontas en Slovenio, fakte konsistanta el du riveroj ĉe komenco. Ili nomiĝas Sava Dolinka, kiu fluas tra valo (slovene dolina) kaj Sava Bohinjka. Sava Bohinjka fontas apud Lago de Bohinj kiel akvofalo Savica, kie ĝi estas monta rivereto, malvarma kaj trinkebla. Sava Bohinjka trafluas Lagon de Bohinj. La urbo kie ili du kunfandiĝas estas Radovljica. Sava pasas tra Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio. Post 940 kilometroj ĉe Belgrado ĝi alfluas la riveron Danubo.

Ĝi apartenas al alfluo de Nigra maro.

Ĝi estas ŝipveturebla ekde la kroata urbo Sisak, kie alfluas ĝin la rivero Kupa.

Gravaj alfluantoj: Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Bosna, Drina, Bosut, Kolubara.

Gravaj apudaj urboj: Kranj, Ljubljana, Zagrebo, Sisak, Slavonski Brod, Županja, Bosanski Šamac, Brčko, Šabac kaj Beogrado.

Akvonivelaj indikiloj: Jasenovac, Slavonski Brod, Šabac.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.burger.si/Slapovi/Virtual/360SlapSavica.HTM