Saŭda bint Zama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saŭda bint Zama
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 589 (0589-01-01)
en Mekko
Morto 1-an de septembro 674 (0674-09-01) (85-jaraĝa)
en Medino
Lingvoj araba
Ŝtataneco Raŝiduna Kaliflando
Familio
Edz(in)o As-Sakran ibn Amr • Mohamedo
Okupo
Okupo companion
vdr

Saŭda bint ZamaSawda bint Zam'a ibn Qayys ibn Abd Shams (en araba سودة بنت زمعة) estis la dua edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj". Lia patro, Zam'a ibn Kajs, estis de la klano Amir ibn Luaj de la tribo de Kurajŝoj de Mekko. Ŝia patrino, Al-Ŝamus bint Kajs, estis de la klano Banu Najjarr, de la tribo Banu Ĥazraĥ de Medino.[1]

Saŭda estis la unua edzino kiu migris al Abisenio ku sia unua edzo As-Sakran ibn Amr, post esti persekutitaj de la plurdiistoj de Mekko. Ŝia edzo mortis ĉu survoje revene al Mekko aŭ tuj post ilia alveno. Sakran eliris el Abisenio kun Ŭakkas por prediki islamon. Saŭda kaj Sakran havis filon: Sakran ibn Sakran ibn Amr ibn Abd Ŝams, kiu mortis kiel martiro luktate en la Batalo de Ĥalula en la jaro 637.[2]

Mohamedo edzinigis ŝin en la monato Ŝaŭŭal, en la deka jaro de sia profeteco, malmultajn tagojn post la morto de Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid. Saŭda estis multe pli aĝa ol Mohamedo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tabari, Tarikh al-Rusul wa’l Muluk. Tradukita de Landau-Tasseron, E. (1998). Biographies of the Prophet’s Companions and Their Successors vol. 39 p. 169. New York: SUNY Press.
  2. Vacca, V. "Sawda Bint Zamʿa." Encyclopaedia of Islam, Unua Eldono (1913-1936). Brill Online, 2012. Reference. 2a de Oktobro 2012.