Schenna
Scena (Schenna) | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005) |
Provinco | BZ Bolzano (2005) |
Geografia situo | 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo)46.68333333333311.183333333333Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 600 m |
Areo | 48 (2005) km² |
Loĝantaro | 3030 (2023) |
Loĝdenso | 63 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Avelengo, Caines, Merano, Rifiano, San Leonardo in Passiria, Sarentino, Tirolo (2005)
|
Poŝtkodo | 39017 |
Imposta kodo | I519 |
Kodo laŭ ISTAT | 021087 |
Telefona prefikso | 0473 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Schenna (itale Scena) estas komunumo de Sudtirolo en norda Italio. Ĝi situas proksime al Merano kaj proksimume 30 km nordorienten de la provinca ĉefurbo Bolzano.
Historio
Ekde 6-a jarcento la areo estis loĝata de homoj devenantaj el Frankonio kaj Bavario. Dum la mezepoko estis konstruita la kastelo Schenna, kiu nuntempe estas la plej grava vidindaĵo de la vilaĝo. La plej grava famulo, kiu estas ligita al Schenna, estas la arkiduko Johano de Aŭstrio. En 1845 li aĉetis la kastelon Schenna kaj post sia morto li estis entombigita en aparte konstruita novgotika maŭzoleo. [1]
Ekonomio
Dum la lastaj 40 jaroj la tiama kampara vilaĝo iĝis gravega turisma centro. Ĉeestas multaj hoteloj ankaŭ de altaj kategorioj kaj la tranoktoj estas pli ol unu miliono jare.
Tamen, aparte en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo, konserviĝis la kampara karaktero. Videblas belaj malnovaj biendomoj meze de zorgeme kultivitaj pomarbaroj.
Lingva distribuo
La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1,5% parolas denaske la italan.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
http://www.schloss-schenna.com/en/schenna-castle/
- ↑ Franz Spiegelfeld, Das Mausoleum von Schenna, in "Südtirol in Wort und Bild", 50-51, 2006-07, pp. 46-49.