Schloss Auerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Schloss Auerbach

la suda turo (sube de la informkesto bildiĝas la norda)

la suda turo (sube de la informkesto bildiĝas la norda)
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 42′ 33″ N, 8° 37′ 55″ O49.7091666666678.6319444444445Koordinatoj: 49° 42′ 33″ N, 8° 37′ 55″ O
Situo de Schloss Auerbach
Konstruita 1222
Neniigita pli kaj pli disfalis dum la 18-a jarcento
Retadreso retejo pri Schloss Auerbach
v  d  r
Information icon.svg

La Schloss Auerbach [prononco Ŝlos Aŭabaĥ] en Bensheim-Auerbach (federacia lando Hesio de Germanio) estas ruino de mezepoka burgo rande de la mezalta montaro Odenvaldo, en alteco de 339,7 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de ne pli ol iuj montoj dense kovritaj per arboj, inter alie iom norde la monto Melibokus (517 m). La nomo "Schloss", kastelo, iom misgvidas: Klare temas pri mezepoka fortikaĵo, burgo.

Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Auerbach estas Schloss Alsbach en rekta distanco de 2,5 kilometroj norde kaj Burg Starkenburg en Heppenheim en distanco de 4 kilometroj sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 784 la loĝloko Auerbach unuafoje menciiĝis en kodekso de la monaĥejo Lorsch. Per geedziĝo de la grafino Hildegard von Henneberg partoj de la regiono "monta vojo" ĉirkaŭ la jaro 1135 iĝis posedaĵo de Heinrich la 2-a de Katzenelnbogen, kiu en 1138 de reĝo Konrad la 3-a deklariĝis grafo. Auerbach nun apartenis al la graflando Katzenelnbogen. La grafejo dividiĝis en "suban graflandon" ĉe la Rejno ĉirkaŭ Sankt Goar kaj "supran grafandon" en suda Hesio.

enireja pordego

La burgo en la 13-a jarcento, probable ekde la jaro 1222, konstruiĝis plane kaj nome de la graflando. La celo estis nekonkerebla fortikaĵo por sekurigo de la kontrolo de la sudhesiaj posedaĵoj kaj de la vojimposto sur la nord-suda komerca vojo inter Stutgarto kaj Hajdelbergo sude kaj Darmstadt kaj Frankfurto-ĉe-Majno norde. Taŭga loko estis la pinto de la "malgranda Melibokus", altaĵo tuj sude de la granda najbara monto, loko kiu dum la jarcentoj havis la nomojn Malchen kaj Malschen, Urberg kaj Auerberg. Dum la sekvaj jaroj ekestis la plej signifa fortikaĵo en la "supra graflando Katzenelenbogen". En 1247 la burgo unuafoje menciiĝis en dokumento, kaj en 1257 la unua oficiala dokumento verkiĝis en ĝi.

la norda burga turo

Inter la montoj Auerberg kaj Melibokus ekde la 11-a jarcento troviĝis kristana ermitejo proksime de fonto, konsiderata mirakle saniga. La konstruintoj de la kastelo Auerbach dum la unua duono de la 13-a jarcento apud la ermitejo konstruis kapelon, kiu iĝis kristana pilgrimejo, kiu unue nomiĝis "Zu den Einsiedeln" ("ĉe la ermitejo"), ekde "Zur Not Gottes" ("mizero de dio").

En 1479 la graflando Katzenelnbogen kaj sekve ankaŭ la kastelo Auerbac pro heredo iĝis parto de la landgraflando Hesio (Landgrafschaft Hessen). Dum la 15-a jarcento la burgo pli kaj pli perdis signifon, jam dum la Tridekjara Milito ĝi ne plu uziĝis armee. Aparte la novaj kanonoj, kiuj pafis kuglojn tra pli granda distanco kaj ebligis ataki la burgajn murojn el la ebenaĵo, dum la burganoj havis la malhelpon treni ĉiujn bezonataĵojn el la valoj al la montopinto, kaŭzis la forlason de la burgo. Dum la sekva jarcento nur la loĝantaro de la proksimaj loĝlokoj Zwingenberg kaj Auerbach en kazo de armea atako serĉis rifuĝon en la burgaj muroj, sed plej ofte sen vera sukceso: Ekzemple dum la jaro 1674 en la Franca-Nederlanda Milito (1672 ĝis 1679) la burgo estis konkerita fare de armeo sub la franca marŝalo Henri de Latour d'Auvergne, kiu masakris la tie fuĝintajn lokulojn kaj bruligis la burgon.

Dum la 18-a jarcento la historia konstruaĵo pli kaj pli disfalis. En 1820 kolapsis la norda turo de la kerna fortikaĵa parto. Sekve lokuloj komencis sekurigi la ruinojn, por bremsi plian disfalon de la konstruaĵo, kaj sub gvido de arkeologoj kaj historiistoj singarde komencis partan rekonstruon, kiu principe daŭras ĝis la nuntempo. La norda turo rekonstruiĝis pli simile al la suda turo ol en la unua versio. En 1888 en la antaŭa korto de la burgo konstruiĝis gastejo, kiu ĉiusezone akceptis vizitantojn, kiuj migre aŭ ĉevalĉare venis por admini la pitoreskajn ruinojn kaj la panoraman vidaĵon tra la rejan ebenaĵo. Elde la 1950-aj jaroj la suda turo ne plu estis grimpebla, ĉar la ligna ŝtuparo tro kadukiĝis. En 1989 kaj 1990 konstruiĝis nova panorama restoracio, kiu ofertas inter alie mezepokajn festenojn en aŭtentika etoso kaj kontribuis pliigi la altirecon de la ruino. Krome plurfoje jare okazas mezepokaj kavaliraj turniroj kaj prezentoj de historia metilaborado.

En 2007 la ŝtuparo en la suda turo noviĝis, tiel ke ĝi denove publike alireblas.

Ĉe la deklivo sub la burgo ekde la jaro 1258 kultiviĝas vino. Nuntempe la vitejoj apartenas al la vita areo "Auerbacher Rott" de la vinkultiva regiono Hessische Bergstraße.

La vizito de la ruino senkostas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]