Schokland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Schokland
vilaĝo • loĝloko en Nederlando • insulo • nederlanda municipo [+]

Koordinatoj52° 38′ 19″ N, 5° 46′ 18″ O (mapo)52.6386111111115.7716666666667Koordinatoj: 52° 38′ 19″ N, 5° 46′ 18″ O (mapo)
- koordinatoj52° 38′ 19″ N, 5° 46′ 18″ O (mapo)52.6386111111115.7716666666667Koordinatoj: 52° 38′ 19″ N, 5° 46′ 18″ O (mapo) [+]
Areo13,06 km² (1 306 ha) [+]
Loĝantaro676 [+] (1830)

Schokland (Nederlando)
Schokland (Nederlando)
DEC

Map
Schokland

Vikimedia Komunejo:  Schokland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Schokland [SĤOKlant] (municipo Noordoostpolder) estas antaŭa insulo en la nederlanda Zuiderzee (nun IJsselmeer). Schokland perdis sian statuson de insulo kiam la Noordoostpolder estis sekigita en 1942. La restaĵoj ankoraŭ estas videblaj pro la iomete pli alta parto en la poldero kaj la ankoraŭ parte sendifekta mardigo de 'Middelbuurt'.

Rezulte de la plialtiĝinta marnivelo Schokland ŝanĝiĝis de alloga setlejo dum la Mezepokoj al loko kun kontinua minaco de inundoj en la 19-a jarcento. Tiam la loĝantoj jam retiriĝis sur la plej altaj partoj, Emmeloord, Molenbuurt, kaj Middelbuurt. Granda inundo en 1825 kaŭzis gravan damaĝon, kaj en 1859 la registaro decidis ĉesigi daŭran loĝadon sur la insulo. La antaŭa municipo Schokland kunfandiĝis kun Kampen sur la fiksa tero.

Hodiaŭ Schokland estas populara arkeologia situo kaj gastiganto de la Schokland Muzeo, ĝi ankaŭ estis la unua Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Nederlando.


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]