Oberlangenegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schwand (Oberlangenegg))
Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
Blazono de Oberlangenegg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 48′ 0″ N 7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O / 46.80000; 7.74000 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 0″ N 7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O / 46.80000; 7.74000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 489
Areo 9,12 km²
Alteco 920 m super marnivelo
Poŝtkodo 3616
Komunumkodo 0935
Mapo de Oberlangenegg
Mapo de Oberlangenegg
Mapo de Oberlangenegg
vdr


Oberlangenegg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 489 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberlangenegg situas sur altebenaĵo en la montara kamparo de la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando, proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Kreuzweg (sur alteco de 921 m s.m. en la centro de la komunumo), la orienta parto de la vilaĝo Schwarzenegg (sur alteco de 916 m s.m., ĉe la limo al Unterlangenegg, al kiu apartenas la okcidenta parto de Schwarzenegg kun la preĝejo), la suda parto de Süderen (sur alteco de 906 m s.m. ĉe la limo al Röthenbach, la ĉefa parto de Süderen apartenas al la komunumo Wachseldorn), Aettebüel (sur alteco de 942 m s.m. norde de Kreuzweg), Fischbach sur alteco de 946 m s.m. sude de Kreuzweg), kaj Schwand (sur alteco de 919 m s.m. nordoriente de Schwarzenegg), kaj Stalden (sur alteco de 929 m s.m. ĉe la kantona vojo inter Kreuzweg kaj Schwarzenegg), krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,12 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberlangenegg limas en nordo al Wachseldorn, en oriento al Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Eriz, en sudsudokcidento en unu punkto al Teuffenthal, en sudokcidento al la komunumparto Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, kaj en okcidento al Unterlangenegg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 de Escholzmatt trans la montpasejo Schallenberg al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 18 kilometrojn okicidente de la komumumo norde de Thum sur la teritorio de la komunummo Heimberg. Per la buslinio 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Heimenschwand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la regiono de Oberlangenegg aperis sub la nomo Schwarzenegg unuan fojon en la jaro 1274.[3] La nomo Langenegg estis menciita unuan fojon en la jaro 1308 kiel Langonegga. Dum mezepoko Oberlangenegg apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Oberlangenegg estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]