Saltu al enhavo

Schwarzach (Vorarlbergo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarzach
komunumo de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Vorarlbergo
Distrikto distrikto Bregenz
Poŝtkodo 6858
Aŭtokodo B
Telefonkodo 05572
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 854  (2025) [+]
Loĝdenso 785 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 27′ N, 9° 46′ O (mapo)47.4447222222229.7630555555556Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 46′ O (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 4,91 km² ( 491 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Schwarzach (Vorarlbergo)
Schwarzach (Vorarlbergo)
DEC
Situo de Schwarzach
Schwarzach (Aŭstrio)
Schwarzach (Aŭstrio)
DEC
Situo de Schwarzach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Schwarzach (Vorarlberg) [+]
vdr

Schwarzach estas vilaĝa komunumo en la distrikto Bregenz en la aŭstra federaciero Vorarlbergo. Komence de 2025 en la komunumo vivis 3 854 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Schwarzach situas en la plej okcidenta federacia lando de Aŭstrio, Vorarlbergo, en la distrikto Bregenz sude de la Bodenlago sur nivelo de 433 metroj. 29,1 elcentoj de la areo estas arbaraj. Ĝi limiĝas kun du vilaĝoj en la sama distrikto, nome Wolfurt kaj Bildstein, kaj kun la urbo Dornbirn en la samnoma distrikto Dornbirn.

Schwarzach estis dokumente menciata unuan fojon en 1249 kiel „Swarzahe“. La nomo signifas nigra akvejo/rivereto; vidu ankaŭ la blazonon. Kune kun parto de la reglando Bregenz la loko en 1451 iris al la regno de la Habsburgoj, kiuj regis ĝin alterne de TiroloFreiburg. De 1805 ĝis 1814 la vilaĝo apartenis al Bavarujo, post tio denove al Aŭstrujo. Post deviga statiĝo de Aŭstrujo en 1918 Schwarzach apartenas al la federaciero Vorarlbergo. Inter 1945 ĝis 1955 ĝi estis ero de la franca okupozono.

En 2003 ĉe la loko ekzistis 82 ekonomiaj entreprenoj kun entute 1.454 dungitoj kaj 78 metilernantoj. Krom tio la terkulturado ludas gravan rolon: ĝi prizorgas 47 elcentojn el la tuta vilaĝa teritorio.

Grava entrepreno, ekde loĝanta en Schwarzach, estas la orgenkonstrua firmao Rieger Orgelbau. Ĝi konstruas orgenojn por preĝejoj kaj koncertejoj tutmonde, daŭrigante tiel la orgenkonstruan tradicion de Schwarzach.

En Schwarzach ankaŭ loĝas la firmao Vorarlberger Medienhaus, kiu per tri gazetoj kaj radiodissendejo superregas la amaskomunikilojn de Vorarlbergo.