Rieger Orgelbau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rieger Orgelbau
negoco vd
Dum 1845 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondintoj Franz Rieger vd
Sidejo Schwarzach
Lando Aŭstrio
Agokampo orgenfasado
TTT Oficiala retejo
vdr

Rieger Orgelbau estas aŭstra orgenkonstrua firmao fondita en 1845 de Franz Rieger en Jägerndorf (hodiaŭ Krnov), kiu ekde 1946 rezidas en Schwarzach, Vorarlberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Franz Rieger

En 1845 Franz Rieger konstruis sian unuan orgenon, ekipita per 20 registroj, du manualoj kaj pedalaro, por la Burgbergkirche (kastelmonta preĝejo) en Jägerndorf. Finiĝinte sian lernoservon ĉe Franz Seybert en Vieno li revenis en 1844 al Jägerndorf. Liaj filoj Otto kaj Gustav Rieger fondis en 1873 la firmaon „Franz Rieger & Söhne“ kaj komencis novan verkliston, samtempe la firmao rapide prosperis. La unua mendo (1874) venis el la ĉefurbo Vieno, poste sekvis mendoj el Hungario (1875) kaj el Norvegio (1876). En 1878 la fratoj Rieger sukcesis starigi du salonorgenojn ĉe la Pariza internacia ekspozicio kaj ricevis pluajn mendojn el Ĝibraltaro, Istanbulo, Jerusalemo kaj Romo.

En 1896 la aŭstra-hungara monarkio nomumis Otto kaj Gustav Rieger kortegaj liverantoj, krome ili iĝis kavaliroj en la Franz-Joseph-ordeno. Je la komenciĝo de la nova jarcento la entrepreno, kiu nun nomiĝis „Gebrüder Rieger“, havis ĉ. 200 kunlaborantojn. En tiu ĉi periodo la firmao komencis evoluigi kiel alternativo al la ege pli malmultekosta harmoniumo serion de 25 etorgenoj kun du ĝis dek du voĉoj, ekde ok voĉoj ankaŭ ekipitaj per du manualoj. Post la Unua Mondmilito la rezidejo de la firmao apartenis al la ĉeĥoslovakia ŝtato, kaj sekvis problema periodo de adaptiĝo, dum kiam mortis Otto Rieger tute neantaŭvidite kaj sen gefiloj. En 1920, sep semajnojn post la morto de Otto Rieger, Josef von Glatter-Götz transprenis la estradon de la entrepreno, kiun li ankaŭ aĉetis en 1924. Nur en 1925 li povis rekomenci la produktadon je aro de 100 kunlaborantoj.

En 1938/39 la familio Rieger certigis al si 66% de la totala „grandgermana“ (Germanio tiam jam konkerintis Aŭstrion kaj Ĉeĥion) eksporto. En ĉi tiuj jaroj la orgenkonstrua arto vigliĝintis, kaj la varieco ligita kun tio ankaŭ profitigis la firmaon Rieger. Tiu liveris multnombrajn orgenojn en la baltajn landojn, al Skandinavio, Sudameriko, Sudafriko, Ĉinio kaj Israelo. Dumpase de la 30-aj jaroj la Rieger-idoj Egon kaj Josef Rieger eniĝis la firmaon. Dum kiam Josef Rieger precipe okupiĝis pri la tekniko, sia frato atentis pri la sona kaj arta formado de la instrumentoj. Egon Rieger batalmortis dum la germana militiro kontraŭ Pollando en septembro 1940.

Dum la militperiodo 1943-1945 la konstruado de orgenoj estis malpermesita, kaj la firmao devis produkti municiokestojn. Jam antaŭ la Dua Mondmilito la orgenkonstrua firmao Anton Behmann ofertis kunlaboron al Rieger. Tial en 1946 la firmao translokiĝis al Schwarzach, Vorarlberg, kiel ĝi luprenis la metiejojn de Anton Behmann. La firmao transvivis nur sub malfacilegaj kondiĉoj, konstruante teksmaŝinojn kaj fenestrojn kaj entreprenante saŭnon.

En 1950 la firmao vendis unuafoje pozitivon kun ses registroj aliflanke de la Atlantiko kadre de la internacia ekspozicio en Ĉikago. Evoluiginte serion de etorgenoj la firmao denove ekfloris. En 1977 Christoph Glatter-Götz iĝis entreprenestro, kaj en 1984 Joseph Glatter-Götz pensiuliĝis. Post la eksiĝo de Christoph Glatter-Götz en 2003 Wendelin Eberle transprenis lian postenon kaj mallonge poste ankaŭ la tutan firmaon. Nuntempe Rieger administras i.a. projekton, kiu ebligas al handikapuloj la metiolernadon rilate la produktado de klavaroj kaj mekanikaj eroj.

Orgenkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

De la firmao devenas i.a. la orgenojn en la Viena Musikvereinssaal (1907) kaj en la Mozarteum de Salcburgo (1914), la ĥororgenojn en la katedraloj de Ulm (1960) kaj Freiburg, krome la ĥor- kaj ĉeforgenoj en la katedraloj de Bamberg (IV|78; II|21 1973) kaj Ratzeburg (IV|60 1977; II|6 1972). Teknike modernajn orgenojn Rieger konstruis i.a. en la baziliko Vierzehnheiligen (IV|70 1999) aŭ la granda planita orgeno en la katedralo de Regensburg (IV|78 pretigo en 2009)

Rimarkindaj orgenoj de Rieger[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Orgel-Katalog: Gebrüder Rieger: Orgel- und Harmoniumfabrik (Jägerndorf, 1888)
  • Orgelbauanstalten Gebrüder Rieger (Jägerndorf, 1938)
  • R. Quoika: Die Jägerndorfer Orgelbauer Rieger und ihr Haus, in Jägerndorfer Heimatbrief XIX (1967)
  • C. Glatter-Götz: Rieger Orgelbau (Schwarzach, 1995)
  • Alfred Reichling: 'Rieger', Grove Music Online ed. L. Macy (Accessed 2007-06-28), http://www.grovemusic.com/Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]