Selando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sealand)
Tiu ĉi artikolo temas pri la malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio. Krome ekzistas provinco Zelando en Nederlando, kaj laŭ esperanta lingvouzo samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) en Danio.
Selando
FlagoBlazono
mikronacioartefarita insulo • offshore construction [+]

AkvejoNorda maro

Koordinatoj51° 54′ N, 1° 29′ O (mapo)51.8944444444441.4825Koordinatoj: 51° 54′ N, 1° 29′ O (mapo)
Areo0,004 km² (0 ha) [+]
Loĝantaro27 [+] (2002)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Selando (Britio)
Selando (Britio)
DEC
Selando
Selando
Map
Selando

Vikimedia Komunejo:  Sealand [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Selando (angle Sealand — mara lando, la oficiala nomo: Princlando de Selando, Principality of Sealand) estas memproklamita ŝtato (mikronacio) lokita sur forlasita instalaĵo en la Norda Maro kaj proklamita en 1967 fare de brita emerita majoro Paddy Roy Bates. La areo de la enmara instalaĵo estas ĉ. 550  . Referite en kelkaj publikaĵoj kiel "neagnoskita ŝtato"[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Selando kaj la Unuiĝinta Reĝlando, kun montro de la teritoriaj akvoj je 3 kaj 12 maraj mejloj

Roughs Tower, oficiale nomita HM Fort Roughs, estas instalaĵo konstruita dum la Dua Mondmilito, por gardi la havenon de Harwich. Ĝi situas en 51°53′40″N, 1°28′57″E, je ses mejloj for de Suffolk kaj ok de Essex, Anglio.

La instalaĵo estis okupita de la familio de Paddy Roy Bates el 1967, kiam ili alvenis al Roughs Tower/HM Fort Roughs kiel radiopiratoj. Li deklaris sin kiel princo de Selando.

Princlando de Selando
Principality of Sealand
Flago de SelandoBlazono de Selando
Nacia devizo: E mare libertas
(latino: El la maro, libereco)
Nacia Himno E Mare Libertas
Oficiala lingvo angla
Areo 0.00056 km²
Horzono UTC
Ŝtatformo konstitucia monarkio
Regnestroj Roy Bates kaj Joan Bates
(princa paro)
Ĉefministro Michael Bates (regento)
Establiĝo
 – deklarita
 – agnoskita

 2-a de septembro 1967
 neniam
Valuto selanda dolaro, ligita kun usona dolaro

Kvankam Sealand ne estas agnoskita de iu ajn lando en la mondo, ĝi havas konstitucion  kaj la "princlando" situanta en teritoriaj akvoj emisias siajn proprajn poŝtmarkojn, monerojn, pasportojn kaj atestojn pri nobeleco.

Ĝi estas konsiderata parto de la Unuiĝita Reĝlando, kaj specife propraĵo de la Ministerio de Defendo.

Pasportoj[redakti | redakti fonton]

En 1997, ampleksa internacia sindikato venis al la atento de Interpol , kiu establis la komercon de falsaj selandaj pasportoj. Pli ol 150 000 falsaj pasportoj, inkluzive de diplomatiaj, stirpermesiloj, universitataj diplomoj kaj aliaj falsaj dokumentoj estis venditaj al civitanoj de Honkongo kaj Orienta Eŭropo. En pluraj eŭropaj landoj, provoj estis faritaj por malfermi bankkontojn kaj akiri armilojn uzante pasportojn de Selando. La ĉefsidejo de la atakantoj estis en Germanio, la amplekso de agadoj kovris Hispanion, Brition, Francion, Slovenio, Rumanion kaj Rusion. Post tio, la Selanda registaro ĉesis emisii pasportojn, anstataŭigante ilin per identeckartoj (ID-kartoj). En 2017, la emisio de pasportoj estis rekomencita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Princo de la enmara platformo. Arkivita el la originalo la 30an de majo 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mikronacio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]