Sebő Endrődi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebő Endrődi
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de oktobro 1903(nun 1903-10-18)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 12-an de decembro 1984
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj ĉeĥahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Sebastian Endrödy-Younga
Okupo
Okupo entomologo • muzeologo • juristo
vdr

Sebő Endrődi [ŝebO endrOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Endrődi Sebő estis hungara entomologo, juristo, muzeologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Junga ĝis 1910, lia zoologia nomo estis Endrödi.

Sebő Endrődi[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1903 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 12-an de decembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sebő Endrődi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1931, poste li estis juristo en ŝtata firmao. Li estis tiutempe amatora entomologo. Lia unua entomologia esplorado temis pri la skaraba faŭno de la montaro Börzsöny, kie lia familio havis somerdomon. Li komencis esplori la skarabojn de ĉi tiu areo kune kun sia filo. Li instruis en la hortikultura altlernejo (1949–1956), poste en simila altlernejo en Agrikultura Altlernejo de Gödöllő (1956–1961), pli poste li laboris en agrikultura laboratorio (1961–1966). Intertempe en 1957 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li emeritiĝis en 1966, tamen li estis poste muzeologo en koncerna muzeo ĝis sia morto. Li ricevis hungaran premion en 1967, ĉeĥan en 1979. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Monographie der Gattung Anthypna Latr. (1952)
  • Scarabaeiformia-Lamellicornia (1956)
  • Eszelények-Attelabidae (1958)
  • Ormányosbogár-szerűek-Rhynchophora (1961)
  • Bogarak (1975, libro)
  • A Börzsöny (hegység) bogárfaunája, VII. Lamellicornia (1979)
  • The Dynastinae of the World (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]