Sebastian Brant

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sebastian BRANT [sebastjan brant] (* 1457 en Strasburgo, † la 10-an de majo 1521 samloke) estis germana verkisto.

La filo de gastejestro ekde 1475 studis juron en Bazelo, en 1489 li tie doktoriĝis kaj en 1496 li akiris profesoran postenon. En la jaro 1503 li fariĝis urba skribisto, t.e. la plej alta rango de urba oficisto. La germana imperiestro Maximilian I finfine donis al li la rangon de konsilisto kaj palatino.

El la verkaro de Brant plej famas Das Narrenschiff (La stultula ŝipo, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion. La protagonistoj, 111 stultuloj, vojaĝantaj ŝipe al la stultula lando Narragonien, prezentas la malsaĝecon kaj la malvirtojn de ĉiuj tavoloj de la tiama socio. En la libro abundas proverboj kaj lignegravuritaj ilustraĵoj, kiuj plejgrandparte supozeble estas faritaj de Durero.

La granda sukceso de tiu ĉi verko elvokis aron da tradukoj, imitoj kaj adaptaĵoj. Nuntempe Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko.

En Esperanto aperis

  • El la Stultula ŝipo. - En: Germana Antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p. 196 - 200

Eksteraj ligiloj

greke http://www.strasbourg.com/celebres/brant.html greke http://www.ni.schule.de/~pohl/literatur/sadl/renaiss/brant.htm greke http://www.fh-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/15Jh/Brant/bra_n000.html greke http://www.uni-tuebingen.de/mediaevistik/materialien/brant.htm