Sekundoj (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seconds (filmo))
Sekundoj
filmo
Originala titolo Seconds
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1966, 2 okt. 1966
Ĝenro sciencfikcia filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo, arthouse science fiction film
Kameraado James Wong Howe
Reĝisoro(j) John Frankenheimer
Produktisto(j) John Frankenheimer • Edward Lewis
Scenaro Lewis John Carlino
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj Rock Hudson • Salome Jens • John Randolph • Will Geer • Richard Anderson • Jeff Corey • Murray Hamilton • Karl Swenson • Frances Reid • Dodie Heath • Dorothy Morris
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Sekundoj (angle: Seconds) estas usona sciencfikcia kaj suspensfilma filmo en nigrablankaĵo de 1966 reĝisorita fare de John Frankenheimer, kun Rock Hudson kaj John Randolph en la gvidroloj.

La scenaro estas bazita sur samnoma romano de David Ely (1963). Ĉi tiu estas la lasta filmo nigrablanka de Frankenheimer. Li reĝisoris la filmon post The Manchurian Candidate (1962) kaj Seven Days in May (1964) kaj tiuj tri filmoj nomiĝas "La Paranoia Trilogio de Frankenheimer".

La termino "Sekundo" en la filmo ne rilatas al sekundo sed al persono kiu "malaperis" kaj nun vivas denove en malsama identeco.

Tio estis la nura provo de Hudson aperi en tia fikcia suspensfilmo post aperado plejparte en romantikaj komedioj. Tra la jaroj, la filmo iĝis kulta filmo.

Kameraisto James Wong Howe estis nomumita por Oskaro por plej bona nigrablanka fotarto.

John Frankenheimer estis nomumita por la Ora Palmo.

En 2015, la filmo estis selektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Arthur Hamilton (John Randolph) estas riĉa mezaĝa bankisto. Li sentiĝas malplena en sia vivo, lia rilato kun lia edzino Emily (Frances Reed) estas malvarma kaj fremdiĝita sur la rando de krizo kaj ilia nura filino jam ne plu loĝas kun ili.

Iun tagon li ricevas alvokon de maljuna amiko nomita Charlie, kiun Artur opiniis forpasinta, pri la ebleco de nova vivo kaj iu ŝovas noton en lian manon kun adreso por alveni tien.

Arthur alvenas en grandan viandfabrikon, estas metita en netravideblan kofrujon de viandkamiono kaj alvenas en la konstruaĵon de sekreta organizo konata kiel la "Firmao", kie li estas intervjuita fare de la posedanto de la firmao "Robbie" (Jeff Corey) kiu klarigas al li ke por ŝanĝi lian mizeran vivon kaj je kosto de 30,000 USD li suferos radikalan kirurgion por ŝanĝi sian identecon kaj preni la vizaĝon de mortinto nomita Tony Wilson. La firmao prizorgos la "morton" de Hamilton en akcidenta fajro en hotelo kaj ankaŭ movos lin en Kalifornio por alklimatiĝo.

Hamilton hezitas sed estas finfine konvinkita kaj subskribas. Li estas prenita al operaciejo kaj spertas ampleksan kirurgion por ŝanĝi sian aspekton al bela juna viro nomita Tony Wilson (Rock Hudson). Li flugas al Los-Anĝeleso kie li restas por alklimatiĝi en vilao apud la strando ĉe Malibu kiel retiriĝema pentristo. La firmao provizas lin per servisto nomita Johano (Wesley Eddy).

Sur la strando li renkontas junan virinon nomitan Nora Marcus (Saloma Jens) kaj amikeco formiĝas inter ili. Ŝi rakontas al li ke ŝi forlasis ŝian edzon kaj du infanojn por esti libera. Ŝi ne rivelas al li ke ŝi estas fakte dungita fare de la "firmao". Por igi lin sentiĝi juna, ŝi kondukas lin al vinfestivalo kie ili trinkas, ebriiĝas kaj nude tretas vinberojn.

Johano organizas partion por li ĉe la vilao kaj Tony komencas ebriiĝi kaj malkovri aferojn pri li mem, la aliaj gastoj rigardas lin kun kolerego kaj tiam iĝas klare al li ke ili ankaŭ fakte "sekunditaj".

Tony revenas al lia familia domo akompanita fare de Johano sed lia edzino ne rekonas lin. Li postulas de Robbie reveni al sia antaŭa stato sed ne scias ke tio ne estas ebla.

Li estas katenita, neklariĝinte transportita al operaciejo kiam pastro deklamas rekviemon por lia animo kaj li estas denove enigita en operaciejon kie li estos preparita porĉiame dormi kaj liaj organoj estos uzitaj por alia kliento de la "Firmao".

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo Noto
Rock Hudson Tony Wilson
John Randolph Arthur Hamilton bankisto
Salome Jens Nora Marcus Dungito de la "Firmao"
Frances Reid Emily Hamilton La edzino de Artur
Jeff Corey Rubbie Manaĝero de la "Firmao"
Wesley Eddy Johano Servisto nome de la "Firmao"

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]